↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 18

1 En la tria jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, ekreĝis
Ĥizkija, filo de Aĥaz, reĝo de Judujo. 2 Li havis la aĝon de
dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li
reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de
Zeĥarja. 3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel
agadis lia patro David. 4 Li forigis la altaĵojn, rompis la
statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran
serpenton, kiun faris Moseo; ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj
incensadis al ĝi, kaj oni nomis ĝin Neĥuŝtan. 5 La Eternulon,
Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter ĉiuj
reĝoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaŭ li. 6
Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li
observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo. 7
Kaj la Eternulo estis kun li; ĉie, kien li iris, li agis
prudente. Li defalis de la reĝo de Asirio kaj ĉesis servi al li.
8 Li venkobatis la Filiŝtojn ĝis Gaza kaj ĝia regiono, de la
gardostara turo ĝis la fortikigita urbo.

9 En la kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, tio estas en la sepa jaro
de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, iris Ŝalmaneser, reĝo de
Asirio, kontraŭ Samarion kaj eksieĝis ĝin. 10 Kaj li venkoprenis
ĝin post tri jaroj; en la sesa jaro de Ĥizkija, tio estas en la
naŭa jaro de Hoŝea, reĝo de Izrael, Samario estis prenita. 11 Kaj
la reĝo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj
loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en
la urboj de la Medoj; 12 pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la
Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, ĉion, kion
ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne
plenumis.

13 En la dek-kvara jaro de la reĝo Ĥizkija eliris Sanĥerib, reĝo
de Asirio, kontraŭ ĉiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj
venkoprenis ilin. 14 Tiam Ĥizkija, reĝo de Judujo, sendis al la
reĝo de Asirio en Laĥiŝon, por diri: Mi pekis; returnu vin de mi;
kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la reĝo de Asirio
metis sur Ĥizkijan, reĝon de Judujo, tributon de tricent kikaroj
da arĝento kaj tridek kikaroj da oro. 15 Kaj Ĥizkija fordonis la
tutan arĝenton, kiu troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la
trezorejoj de la reĝa domo. 16 En tiu tempo Ĥizkija dehakis la
pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn
Ĥizkija, reĝo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la reĝo
de Asirio. 17 La reĝo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison
kaj Rabŝaken el Laĥiŝ al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro
al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis,
ili stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas ĉe la
vojo de la kampo de fulistoj. 18 Ili vokis la reĝon. Kaj eliris
al ili Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la
skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto. 19 Kaj Rabŝake
diris al ili: Diru al Ĥizkija: Tiele diras la granda reĝo, la
reĝo de Asirio: Kio estas la fido, kiun vi fidas? 20 Vi diris nur
buŝan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun
kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraŭ mi? 21 Jen vi fidas la
apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur
ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono,
reĝo de Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin. 22 Eble vi diros al
mi: La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies
altaĵojn kaj altarojn Ĥizkija forigis, dirante al Judujo kaj
Jerusalem: Antaŭ ĉi tiu altaro adorkliniĝu en Jerusalem. 23 Nun
provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi
du mil ĉevalojn--ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili? 24 Kiel vi
povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia
sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj? 25
Cetere, ĉu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraŭ ĉi tiun
lokon, por ruinigi ĝin? La Eternulo diris al mi: Iru kontraŭ ĉi
tiun landon kaj ruinigu ĝin. 
26 Tiam Eljakim, filo de Ĥilkija,
kaj Ŝebna kaj Joaĥ diris al Rabŝake: Volu paroli al viaj sklavoj
en la lingvo Siria, ĉar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude
antaŭ la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego. 27 Sed
Rabŝake diris al ili: Ĉu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia
sinjoro, por diri tiujn vortojn? ĉu ne al la homoj, kiuj sidas
sur la murego, por manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon
kune kun vi? 28 Kaj Rabŝake stariĝis, kaj ekkriis per laŭta voĉo
Jude, kaj li ekparolis, dirante: Aŭskultu la vortojn de la granda
reĝo, la reĝo de Asirio. 29 Tiele diras la reĝo: Ĥizkija ne
forlogu vin, ĉar li ne povos savi vin el lia mano. 30 Kaj Ĥizkija
ne fidigu vin per la Eternulo, dirante: La Eternulo certe nin
savos, kaj ĉi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la
reĝo de Asirio. 31 Ne aŭskultu Ĥizkijan; ĉar tiele diras la reĝo
de Asirio: Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj manĝu ĉiu el
sia vinberĝardeno kaj ĉiu de sia figarbo kaj trinku ĉiu la akvon
el sia puto, 32 ĝis mi venos kaj prenos vin en landon similan al
via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj
vinberĝardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos
kaj ne mortos. Kaj ne aŭskultu Ĥizkijan, kiam li forlogas vin per
la vortoj: La Eternulo nin savos. 33 Ĉu la dioj de la nacioj
savis ĉiu sian landon el la manoj de la reĝo de Asirio? 34 Kie
estas la dioj de Ĥamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de
Sefarvaim, de Hena kaj Iva? ĉu ili savis Samarion el miaj manoj?
35 Kiu el ĉiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj
manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj? 36 Kaj la
popolo silentis kaj nenion respondis al li; ĉar estis ordono de
la reĝo: Ne respondu al li. 37 Kaj Eljakim, filo de Ĥilkija, la
palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la
kronikisto, venis al Ĥizkija en disŝiritaj vestoj, kaj raportis
al li la vortojn de Rabŝake.

Sekva Ĉapitro →