↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 19

1 Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj
ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo. 2
Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la
skribiston, kaj la plejaĝulojn el la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per
sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc. 3 Kaj ili diris al li:
Tiele diras Ĥizkija: Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de
puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la
utero, sed forestas forto por naski. 4 Eble aŭdos la Eternulo,
via Dio, ĉiujn vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio,
lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la
vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la
restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas. 5 Kaj la servantoj de la reĝo
Ĥizkija venis al Jesaja. 6 Kaj Jesaja diris al ili: Tiele parolu
al via sinjoro: Tiele diras la Eternulo: Ne timu la vortojn,
kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo
de Asirio. 7 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon,
li reiros en sian landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia
lando.

8 Kaj Rabŝake revenis, kaj trovis la reĝon de Asirio militanta
kontraŭ Libna; ĉar li aŭdis, ke li foriris de Laĥiŝ. 9 Kaj venis
sciigo pri Tirhaka, reĝo de Etiopujo, nome: Li eliris, por militi
kontraŭ vi. Tiam li denove sendis senditojn al Ĥizkija kun la
sekvanta komisio: 10 Tiele diru al Ĥizkija, reĝo de Judujo: Ne
forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante: Jerusalem ne estos
transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio. 11 Vi aŭdis ja,
kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj, ruinigante ilin; ĉu
vi do saviĝos? 12 Ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn
ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef
kaj la filojn de Eden en Telasar? 13 Kie estas la reĝo de Ĥamat
kaj la reĝo de Arpad kaj la reĝo de la urbo Sefarvaim, de Hena
kaj Iva? 14 Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj
kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj
Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo. 15 Kaj Ĥizkija ekpreĝis
al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta
sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la
tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron; 16 klinu, ho Eternulo,
Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn,
kaj rigardu; kaj aŭdu la vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis,
por insulti la Dion vivantan. 17 Estas vero, ho Eternulo, la
reĝoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron, 18 kaj
ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis ne dioj, sed
faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono; ili ekstermis ilin. 19
Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraŭ liaj manoj,
por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas
sola.

20 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tion, kion vi preĝis al Mi pri
Sanĥerib, reĝo de Asirio, Mi aŭdis. 21 Jen estas tio, kion diris
pri li la Eternulo: Malestimas vin, mokas vin la virga filino de
Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem. 22 Kiun
vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj
alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael! 23 Per
viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia
multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la
randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn
plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton,
ĝian ĝardensimilan arbaron. 24 Mi fosis kaj trinkis fremdan
akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn
riverojn de Egiptujo. 25 Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam delonge tion
decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke
la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj. 26 Kaj iliaj
loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili
fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko
sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo. 27
Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ
vian koleron kontraŭ Mi. 28 Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj
via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en
viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi
reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis. 29 Kaj jen estas
por vi la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon
memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro
vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos
iliajn fruktojn. 30 Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove
enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre. 31 Ĉar el
Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la
fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros. 32 Tial tiele diras la
Eternulo pri la reĝo de Asirio: Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj
ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos
kontraŭ ĝi remparon. 33 Per la sama vojo, per kiu li venis, li
reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo. 34
Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia
servanto David.

35 En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la
tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis
matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj. 36 Kaj
Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis
kaj restis en Nineve. 37 Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de
sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per
glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis
anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.

Sekva Ĉapitro →