↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 17

1 En la dek-dua jaro de Aĥaz, reĝo de Judujo, Hoŝea, filo de Ela,
fariĝis reĝo en Samario super Izrael, kaj li reĝis naŭ jarojn. 2
Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, sed ne tiel, kiel la reĝoj
de Izrael, kiuj estis antaŭ li. 3 Kontraŭ lin iris Ŝalmaneser,
reĝo de Asirio, kaj Hoŝea fariĝis lia servanto kaj donadis al li
tributon. 4 Kiam la reĝo de Asirio rimarkis ĉe Hoŝea perfidon,
ĉar li sendis senditojn al So, reĝo de Egiptujo, kaj ne liveris
tributon al la reĝo de Asirio, kiel ĉiujare, tiam la reĝo de
Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon. 5 Kaj la reĝo de
Asirio iris kontraŭ la tutan landon, venis al Samario, kaj sieĝis
ĝin dum tri jaroj. 6 En la naŭa jaro de Hoŝea la reĝo de Asirio
venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en
Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero
Gozan, kaj en la urboj de la Medoj. 7 Ĉar la Izraelidoj pekis
kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando
Egipta, el sub la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ili
adoradis aliajn diojn, 8 kaj agadis laŭ la leĝoj de la nacioj,
kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj, kaj laŭ tio, kiel
agadis la reĝoj de Izrael; 9 kaj la Izraelidoj blasfemadis per
malkonvenaj vortoj kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kaj aranĝis al
si altaĵojn en ĉiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo
ĝis la fortikigita urbo; 10 kaj ili starigis al si statuojn kaj
sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu verda arbo; 11
kaj ili incensadis tie sur ĉiuj altaĵoj, kiel la nacioj, kiujn la
Eternulo forpelis antaŭ ili, kaj faradis malbonaĵojn, por inciti
la Eternulon; 12 kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la
Eternulo diris al ili: Ne faru tion. 13 Kaj la Eternulo avertis
la Izraelidojn kaj la Judojn per ĉiuj Siaj profetoj kaj
viziistoj, dirante: Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj
plenumu Miajn ordonojn kaj leĝojn, laŭ la tuta instruo, kiun Mi
donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj,
la profetoj. 14 Sed ili ne aŭskultis, kaj ili malmoligis sian
nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la
Eternulon, sian Dion; 15 kaj ili malestimis Liajn leĝojn, kaj
Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn
avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantaĵon kaj
vantiĝis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili kaj pri
kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin; 16 kaj ili
forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si
fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis
antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal; 17 kaj ili
trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj
sorĉadis kaj aŭguradis kaj fordonis sin al farado de malbono
antaŭ la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin. 
18 Tial la
Eternulo forte ekkoleris kontraŭ la Izraelidoj, kaj forpuŝis ilin
de antaŭ Sia vizaĝo. Restis nur sole la tribo de Jehuda. 19 Sed
ankaŭ la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj
ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis. 20
Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis
ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, ĝis Li tute
forĵetis ilin de antaŭ Si. 21 Ĉar la Izraelidoj defalis de la
domo de David, kaj prenis al si kiel reĝon Jerobeamon, filon de
Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris
ilin en grandan pekon. 22 Kaj la Izraelidoj iradis en ĉiuj pekoj
de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili, 23 ĝis la
Eternulo forpuŝis Izraelon de antaŭ Sia vizaĝo, kiel Li diris per
ĉiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el
sia lando en Asirion ĝis la nuna tago.

24 Kaj la reĝo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava,
Ĥamat, kaj Sefarvaim, kaj ekloĝigis ilin en la urboj de Samario
anstataŭ la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj ekloĝis en
ĝiaj urboj. 25 Sed ĉar en la komenco de sia loĝado tie ili ne
timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj
faris inter ili mortigadon. 26 Oni raportis al la reĝo de Asirio,
dirante: La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj loĝigis en la
urboj de Samario, ne konas la leĝojn de la Dio de la lando, kaj
tial Li sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, ĉar
ili ne konas la leĝojn de la Dio de la lando. 27 Tiam la reĝo de
Asirio ordonis, dirante: Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi
elkondukis el tie; oni iru kaj loĝu tie, kaj li instruu al ili la
leĝojn de la Dio de la lando. 28 Kaj venis unu el la pastroj,
kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li ekloĝis en Bet-El,
kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon. 29 Tamen ĉiu
popolo faris ankaŭ siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de
la altaĵoj, kiujn konstruis la Samarianoj, ĉiu popolo en siaj
urboj, en kiuj ili loĝis. 30 La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la
Kutanoj faris Nergalon, la Ĥamatanoj faris Aŝiman; 31 la Avaanoj
faris Nibĥazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis
siajn infanojn per fajro al Adrameleĥ kaj Anameleĥ, la dioj de
Sefarvaim. 32 Ili timis ankaŭ la Eternulon, kaj starigis al si el
sia mezo pastrojn por la altaĵoj, kaj tiuj servadis por ili en la
domoj de la altaĵoj. 33 La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj
ili servis, laŭ la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni
transkondukis ilin. 34 Ĝis la nuna tempo ili agas laŭ la moroj
antikvaj: ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laŭ siaj leĝoj
kaj siaj moroj, nek laŭ la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo
donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael, 35
kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili,
dirante: Ne timu aliajn diojn, ne adorkliniĝu antaŭ ili, ne servu
al ili, kaj ne faru al ili oferojn; 36 sed nur la Eternulon, kiu
elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita
brako, Lin timu, antaŭ Li adorkliniĝu, kaj al Li faru oferojn; 37
kaj la leĝojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn,
kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin ĉiam, kaj ne
timu aliajn diojn; 38 kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne
forgesu, kaj ne timu aliajn diojn; 39 sed nur la Eternulon, vian
Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de ĉiuj viaj malamikoj.
40 Tamen ili ne obeis, sed agis laŭ siaj moroj antaŭaj. 41 Tiuj
popoloj timis la Eternulon, sed ankaŭ al siaj idoloj ili servis,
ankaŭ iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis
iliaj patroj, tiel ili agas ĝis la nuna tago.

Sekva Ĉapitro →