↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 16

1 En la dek-sepa jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, ekreĝis Aĥaz,
filo de Jotam, reĝo de Judujo. 2 La aĝon de dudek jaroj havis
Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en
Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, lia Dio, kiel
lia patro David. 3 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael,
kaj eĉ sian filon li trairigis tra fajro, simile al la
abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ
la Izraelidoj. 4 Li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj
sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo. 5 Tiam Recin, reĝo de
Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, iris milite
kontraŭ Jerusalemon; ili sieĝis Aĥazon, sed ne povis venkopreni.
6 En tiu tempo Recin, reĝo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio
kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj
ekloĝis tie ĝis la nuna tago. 7 Aĥaz sendis senditojn al Tiglat-
Pileser, reĝo de Asirio, por diri: Mi estas via servanto kaj via
filo; venu, kaj savu min kontraŭ la mano de la reĝo de Sirio kaj
kontraŭ la mano de la reĝo de Izrael, kiuj leviĝis kontraŭ mi. 8
Kaj Aĥaz prenis la arĝenton kaj oron, kiuj troviĝis en la domo de
la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj sendis tion
donace al la reĝo de Asirio. 9 Kaj la reĝo de Asirio obeis lin,
kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ Damaskon kaj prenis ĝin kaj
transkondukis ĝiajn loĝantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
10 La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de
Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la
reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la
desegnon de ĝia tuta konstruo. 
11 Kaj la pastro Urija konstruis
altaron. Konforme al ĉio, kion la reĝo Aĥaz sendis el Damasko, la
pastro Urija aranĝis, antaŭ ol la reĝo Aĥaz venis el Damasko. 12
Kiam la reĝo venis el Damasko, la reĝo ekvidis la altaron, kaj la
reĝo aliris al la altaro kaj faris sur ĝi oferon 13 kaj bruligis
sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj verŝis sian verŝoferon
kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero. 14 Kaj la
kupran altaron, kiu staris antaŭ la Eternulo, li forŝovis de la
antaŭa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo
de la Eternulo, kaj starigis ĝin flanke de la altaro norde. 15
Kaj la reĝo Aĥaz ordonis al la pastro Urija, dirante: Sur la
granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan
farunoferon, la bruloferon de la reĝo kaj lian farunoferon, la
bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian
verŝoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta
sango de buĉofero aspergu ĝin; sed la kupra altaro restu, ĝis mi
pripensos pri ĝi. 16 Kaj la pastro Urija faris ĉion konforme al
tio, kiel ordonis la reĝo Aĥaz. 17 La reĝo Aĥaz derompis la
muretojn de la bazaĵoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la
maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub ĝi, kaj
metis ĝin sur ŝtonan plankon. 18 Kaj la kovritan sabatan halon,
kiun oni konstruis ĉe la domo, kaj la eksteran enirejon de la
reĝo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la reĝo de Asirio.
19 La cetera historio de Aĥaz, kion li faris, estas priskribita
en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 20 Kaj Aĥaz
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj
en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ĥizkija.

Sekva Ĉapitro →