↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 15

1 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, reĝo de Izrael, ekreĝis
Azarja, filo de Amacja, reĝo de Judujo. 2 Li havis la aĝon de dek
ses jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis
en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem.
3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia
patro Amacja. 4 Nur la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la
popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. 5 La
Eternulo frapis la reĝon, kaj li fariĝis lepra ĝis la tago de sia
morto, kaj li loĝis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la reĝo,
estis ĉefo de la domo kaj regis la popolon de la lando. 6 La
cetera historio de Azarja, kaj ĉio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 7 Kaj
Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj
patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo
Jotam.

8 En la tridek-oka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Zeĥarja, filo
de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis
ses monatojn. 9 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la
pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
10 Kontraŭ li faris konspiron Ŝalum, filo de Jabeŝ, kaj frapis
lin antaŭ la popolo kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li. 11
La cetera historio de Zeĥarja estas priskribita en la libro de
kroniko de la reĝoj de Izrael. 12 Tio estas la vorto de la
Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome: Viaj filoj sidos sur la
trono de Izrael ĝis la kvara generacio. Tiel fariĝis.

13 Ŝalum, filo de Jabeŝ, fariĝis reĝo en la tridek-naŭa jaro de
Uzija, reĝo de Judujo. Kaj li reĝis unu monaton en Samario. 14
Kaj iris Menaĥem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion
kaj frapis Ŝalumon, filon de Jabeŝ, en Samario, kaj mortigis lin
kaj ekreĝis anstataŭ li. 15 La cetera historio de Ŝalum, kaj lia
konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de
kroniko de la reĝoj de Izrael. 16 Tiam Menaĥem frapis Tifsaĥon,
kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj ĝian regionon, komencante de
Tirca, pro tio, ke ĝi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li
mortigis ĉiujn ĝiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.

17 En la tridek-naŭa jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Menaĥem,
filo de Gadi, fariĝis reĝo super Izrael, kaj li reĝis dek jarojn
en Samario. 18 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de
Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 19 Pul,
reĝo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menaĥem donis al Pul mil
kikarojn da arĝento, por ke li helpu lin, por fortikigi la
reĝecon en lia mano. 20 Kaj Menaĥem impostigis la arĝenton sur
Izrael, sur ĉiuj riĉuloj, sur ĉiu po kvindek sikloj da arĝento,
por doni al la reĝo de Asirio. Kaj la reĝo de Asirio iris returne
kaj ne restis tie en la lando. 21 La cetera historio de Menaĥem,
kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko
de la reĝoj de Izrael. 22 Menaĥem ekdormis kun siaj patroj; kaj
anstataŭ li ekreĝis lia filo Pekaĥja.

23 En la kvindeka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥja, filo
de Menaĥem, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis du
jarojn. 24 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li
ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj
li pekigis Izraelon. 25 Kaj faris kontraŭ li konspiron Pekaĥ,
filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la
salono de la reĝa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis
kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekreĝis
anstataŭ li. 26 La cetera historio de Pekaĥja, kaj ĉio, kion li
faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de
Izrael.

27 En la kvindek-dua jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥ, filo
de Remalja, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis
dudek jarojn. 28 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de
Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 29 En la tempo de Pekaĥ,
reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis
Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon,
Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en
Asirion. 30 Hoŝea, filo de Ela, faris konspiron kontraŭ Pekaĥ,
filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekreĝis
anstataŭ li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija. 31 La
cetera historio de Pekaĥ, kaj ĉio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

32 En la dua jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael,
ekreĝis Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo. 33 Li havis la aĝon
de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li
reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino
de Cadok. 34 Li agadis bone antaŭ la Eternulo; li agadis tiel
same, kiel agadis lia patro Uzija. 35 Sed la altaĵoj ne estis
senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis
sur la altaĵoj. Li konstruis la supran pordegon ĉe la domo de la
Eternulo. 36 La cetera historio de Jotam, kaj ĉio, kion li faris,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
37 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon,
reĝon de Sirio, kaj Pekaĥon, filon de Remalja. 38 Kaj Jotam
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj
en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo
Aĥaz.

Sekva Ĉapitro →