↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 11

1 Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis,
ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron. 2 Sed Jehoŝeba,
filino de la reĝo Joram kaj fratino de Aĥazja, prenis Joaŝon,
filon de Aĥazja, kaj ŝtele forkondukis lin el inter la mortigataj
filoj de la reĝo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la
ĉambro de litoj; kaj oni kaŝis lin for de Atalja, kaj li ne estis
mortigita. 3 Kaj li restis kaŝita kun ŝi en la domo de la
Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis super la lando.

4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn
el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la
domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj ĵurigis
ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la
reĝo. 5 Kaj li ordonis al ili, dirante: Jenon vi devas fari: tiu
triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de
la reĝo; 6 triono estu ĉe la Pordego Sur; kaj triono ĉe la
pordego malantaŭ la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la
domo alterne. 7 Du partoj el vi ĉiuj, kiuj foriras en sabato,
plenumu gardadon ĉe la reĝo en la domo de la Eternulo. 8 Kaj
ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj
se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la
reĝo, kiam li eliros aŭ eniros. 9 Kaj la centestroj faris ĉion,
kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la
sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la
pastro Jehojada. 10 La pastro disdonis al la centestroj la
lancojn kaj ŝildojn, kiuj apartenis al la reĝo David kaj kiuj
estis en la domo de la Eternulo. 11 Kaj la korpogardistoj
stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko
de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj
ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo. 12 Kaj li elkondukis la reĝidon
kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin
reĝo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplaŭdis kaj kriis: Vivu la
reĝo! 13 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la kuranta popolo, ŝi iris
al la popolo en la domon de la Eternulo. 14 Kaj ŝi ekvidis, ke
jen la reĝo staras ĉe la kolono, laŭ la moro, kaj la eminentuloj
kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando
ĝojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj
ekkriis: Konspiro, konspiro! 15 Kaj la pastro Jehojada ordonis al
la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:
Elkonduku ŝin ekster la vicojn, kaj ĉiun, kiu ŝin sekvos, mortigu
per glavo; ĉar la pastro diris: Oni ne mortigu ŝin en la domo de
la Eternulo. 16 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris laŭ
la vojo de la ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.

17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la reĝo
kaj la popolo, ke ĝi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la
reĝo kaj la popolo. 18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la
domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn
bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili
mortigis antaŭ la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en
la domo de la Eternulo. 19 Kaj li prenis la centestrojn kaj la
korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la
lando, kaj ili kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo, kaj
ili venis per la pordego de la kuristoj en la reĝan domon; kaj li
sidiĝis sur la trono de la reĝoj. 20 Kaj la tuta popolo de la
lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni
mortigis per glavo en la reĝa domo.

21 La aĝon de sep jaroj havis Jehoaŝ, kiam li fariĝis reĝo.

Sekva Ĉapitro →