↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 12

1 En la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn
li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el
Beer-Ŝeba. 2 Jehoaŝ agadis tiel, kiel plaĉas al la Eternulo, dum
la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. 3 Nur la
altaĵojn oni ne senfunkciigis; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis
kaj incensadis sur la altaĵoj.

4 Kaj Jehoaŝ diris al la pastroj: La tutan sanktigatan monon,
kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de
pasantoj, la monon, kiun oni donas laŭtakse por sia animo, la
tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon
de la Eternulo, 5 la pastroj prenu al si, ĉiu de sia konato, kaj
ili rebonigu la difektojn en la domo, ĉie, kie troviĝos ia
difekto. 6 Sed ĉar ĝis la dudek-tria jaro de la reĝo Jehoaŝ la
pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo, 7 la reĝo Jehoaŝ
alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al
ili: Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de
nun monon de viaj konatoj, sed donu ĝin por rebonigo de la domo.
8 Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne
rebonigi la difektojn en la domo. 9 La pastro Jehojada prenis
keston kaj traboris truon supre, kaj starigis ĝin apud la altaro,
dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la
pastroj, kiuj gardostaris ĉe la sojlo, metadis tien la tutan
monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo. 10
Ĉiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono,
venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis
kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo. 11
Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj
laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj elspezadis
ĝin por la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo
de la Eternulo, 12 kaj por la masonistoj kaj la ŝtonhakistoj, kaj
por aĉeti lignon kaj hakitajn ŝtonojn, por rebonigi la difektojn
en la domo de la Eternulo, kaj por ĉio, kio devis esti elspezata
por la rebonigo de la domo. 13 Tamen oni ne faris por la domo de
la Eternulo arĝentajn tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn,
trumpetojn, ĉiajn orajn vazojn kaj arĝentajn vazojn el la mono,
kiu estis alportata en la domon de la Eternulo; 14 sed oni
donadis ĝin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu
per tio la domon de la Eternulo. 15 Oni ne postulis kalkulan
raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por
transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris
konfidate. 16 La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni
ne enportadis en la domon de la Eternulo: ĝi estis por la
pastroj.

17 En tiu tempo ekiris Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ekmilitis
kontraŭ Gat kaj venkoprenis ĝin; kaj Ĥazael intencis iri kontraŭ
Jerusalemon. 18 Tiam Jehoaŝ, reĝo de Judujo, prenis la tutan
sanktigitaĵon, kiun sanktigis Jehoŝafat kaj Jehoram kaj Aĥazja,
liaj patroj, reĝoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis,
kaj la tutan oron, kiu troviĝis en la trezorejoj de la domo de la
Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj li sendis tion al Ĥazael, reĝo
de Sirio, kaj ĉi tiu foriris de Jerusalem. 19 La cetera historio
de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro
de kroniko de la reĝoj de Judujo. 20 Liaj servantoj leviĝis kaj
faris konspiron, kaj mortigis Joaŝon en la domo Milo, sur la vojo
al Sila. 21 Jozaĥar, filo de Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de
Ŝomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni
enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ
li ekreĝis lia filo Amacja.

Sekva Ĉapitro →