↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 10

1 Aĥab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn
kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejaĝuloj,
kaj la filedukistoj de Aĥab, kun la sekvanta enhavo: 2 Kiam ĉi
tiu letero venos al vi, ĉe kiuj troviĝas la filoj de via sinjoro
kaj sub kies administrado troviĝas la ĉaroj kaj la ĉevaloj kaj la
fortikigita urbo kaj la bataliloj: 3 tiam rigardu, kiu estas la
plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu
lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via
sinjoro. 4 Sed ili tre forte ektimis, kaj diris: Jen la du reĝoj
ne povis kontraŭstari al li, kiel do ni kontraŭstaros? 5 Kaj la
palacestro kaj la urbestro kaj la plejaĝuloj kaj la filedukistoj
sendis al Jehu, por diri: Ni estas viaj servantoj, kaj ĉion, kion
vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros reĝo; kio plaĉas al
vi, tion faru. 6 Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena
enhavo: Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian voĉon, tiam
prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaŭ
en ĉi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da reĝidoj estis sepdek homoj
ĉe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin. 7 Kiam la letero
venis al ili, ili prenis la filojn de la reĝo kaj buĉis ilin,
sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al
li en Jizreelon. 8 Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene:
Oni alportis la kapojn de la reĝidoj. Kaj li diris: Kuŝigu ilin
en du amasoj antaŭ la enirejo de la pordego ĝis mateno. 9 Matene
li eliris kaj stariĝis, kaj diris al la tuta popolo: Vi estas
senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraŭ mia sinjoro kaj
mortigis lin; sed kiu mortigis ĉiujn ĉi tiujn? 10 Sciu do nun, ke
el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la
Eternulo diris pri la domo de Aĥab; la Eternulo faris tion, kion
Li diris per Sia servanto Elija. 11 Kaj Jehu mortigis ĉiujn
restintojn el la domo de Aĥab en Jizreel kaj ĉiujn liajn
altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, ĝis restis
neniu saviĝinto. 12 Kaj li leviĝis, kaj iris kaj direktis sin al
Samario. Kiam li estis survoje ĉe la domo de la paŝtistoj, 13
Jehu renkontis la fratojn de Aĥazja, reĝo de Judujo, kaj li
diris: Kiuj vi estas? Ili respondis: Ni estas fratoj de Aĥazja,
kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la reĝo kaj
de la filoj de la reĝino. 14 Tiam li diris: Prenu ilin vivantajn.
Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj buĉis ilin super la puto ĉe la
domo de paŝtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.

15 De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de
Reĥab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:
Ĉu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro?
Jehonadab respondis: Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj
li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la ĉaron. 16
Kaj li diris: Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la
Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia ĉaro. 17 Kiam li
venis Samarion, li mortigis ĉiujn, kiuj restis de Aĥab en
Samario, ĝis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de la
Eternulo, kiun Li diris al Elija. 18 Kaj Jehu kunvenigis la tutan
popolon, kaj diris al ili: Aĥab servis al Baal malmulte, Jehu
servos al li multe; 19 kunvoku do al mi ĉiujn profetojn de Baal,
ĉiujn liajn servantojn, kaj ĉiujn liajn pastrojn, ke neniu
forestu; ĉar mi volas fari grandan oferadon al Baal; ĉiu, kiu
forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco,
por pereigi la servantojn de Baal. 20 Kaj Jehu diris: Aranĝu
sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis. 21 Kaj Jehu
sendis al la tuta Izrael; kaj venis ĉiuj servantoj de Baal;
restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj
la domo de Baal pleniĝis de rando ĝis rando. 22 Kaj li diris al
la estro de la vestejo: Elportu vestojn por ĉiuj servantoj de
Baal. Kaj li elportis vestojn por ili. 23 Kaj Jehu kun Jehonadab,
filo de Reĥab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la
servantoj de Baal: Esploru kaj rigardu, ĉu ne estas ĉi tie kun vi
iu el la servantoj de la Eternulo, ĉar ĉi tie devas esti sole nur
servantoj de Baal. 24 Ili eniris, por fari buĉoferojn kaj
bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:
Se ĉe iu el vi saviĝos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en
viajn manojn, tiam lia animo anstataŭos la animon de tiu. 25 Kiam
la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj
al la estroj: Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis
ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forĵetis ilin
kaj iris en la urbon de la domo de Baal. 26 Kaj oni elportis la
statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin. 27 Kaj oni
disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal,
kaj oni faris el ĝi ekskrementejon ĝis la nuna tempo. 28 Kaj Jehu
ekstermis Baalon el Izrael. 29 Tamen de la pekoj de Jerobeam,
filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis
sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Dan. 30 Kaj
la Eternulo diris al Jehu: Pro tio, ke vi bone faris tion, kio
plaĉis al Mi, kaj vi faris al la domo de Aĥab konforme al tio,
kio estis en Mia koro, viaj filoj ĝis la kvara generacio sidos
sur la trono de Izrael. 31 Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li
iradu laŭ la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta
koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li
pekigis Izraelon.

32 En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael,
kaj Ĥazael venkobatis ilin ĉe ĉiuj limoj de Izrael: 33 oriente de
Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj
Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas ĉe la torento Arnon,
Gileadon kaj Baŝanon. 34 La cetera historio de Jehu, kaj ĉio,
kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la
libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 35 Kaj Jehu ekdormis kun
siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li
ekreĝis lia filo Jehoaĥaz. 36 La tempo de reĝado de Jehu super
Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.

Sekva Ĉapitro →