↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 9

1 La profeto Eliŝa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:
Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon ĉi tiun vazon kun
oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead. 2 Kiam vi venos tien, elserĉu
tie Jehun, filon de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, kaj aliru kaj
starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej
internan ĉambron. 3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj verŝu sur
lian kapon, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin
reĝo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne
prokrastu. 4 Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot
en Gilead. 5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj.
Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu
diris: Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis: Al vi, ho estro. 6 Tiu
leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon,
kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis
vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael. 7 Kaj vi
ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon
de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj
de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel. 8 Kaj pereos la
tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon,
malliberulon kaj liberulon en Izrael. 9 Kaj mi faros al la domo
de Aĥab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al
la domo de Baaŝa, filo de Aĥija. 10 Kaj Izebelon manĝos la hundoj
sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos ŝin. Kaj li
malfermis la pordon kaj forkuris. 11 Kiam Jehu eliris al la
servantoj de sia sinjoro, ili diris al li: Ĉu ĉio estas en ordo?
por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas
ja tiun homon kaj lian parolon. 12 Ili diris: Ne vero, tamen diru
al ni. Kaj li diris: Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:
Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. 13
Kaj rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la
altaj ŝtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris: Jehu fariĝis
reĝo. 14 Tiam Jehu, filo de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, faris
konspiron kontraŭ Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en
Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. 15
Kaj la reĝo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la
vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraŭ
Ĥazael, reĝo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi konsentas, neniu
eliĝu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel. 
16 Kaj Jehu
ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; ĉar tie kuŝis Joram, kaj
Aĥazja, reĝo de Judujo, venis, por viziti Joramon. 17 La
gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la
alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason. Tiam
Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li
demandu, ĉu ĉio estas en ordo. 18 Kaj la rajdanto sur ĉevalo
direktis sin renkonte al li, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu
ĉio estas en ordo? Sed Jehu respondis: La ordo ne estas via
afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis,
dirante: La sendito venis al ili, sed ne revenis. 19 Tiam li
sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris: Tiele
diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis: La ordo ne
estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. 20 La gardostaranto
raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado
estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimŝi, ĉar li kondukas
rapidege. 21 Tiam Joram diris: Oni jungu! Kaj oni jungis lian
ĉaron. Kaj eliris Joram, reĝo de Izrael, kaj Aĥazja, reĝo de
Judujo, ĉiu sur sia ĉaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu,
kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano. 22
Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris: Ĉu ĉio estas en ordo, Jehu?
Sed tiu respondis: Kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via
patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj? 23 Tiam Joram turnis
sian manon kaj forkuris, kaj diris al Aĥazja: Perfido, ho Aĥazja!
24 Sed Jehu streĉis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis
Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj
li falis genue sur sia ĉaro. 25 Kaj Jehu diris al sia altrangulo
Bidkar: Prenu kaj ĵetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano;
ĉar rememoru, kiel mi kaj vi sur ĉaro veturis post lia patro Aĥab
kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetaĵon: 26 Vere, diris
la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi
vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la
Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la
vorto de la Eternulo. 27 Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis,
li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris
lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin
sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en
Megidon kaj mortis tie. 28 Kaj liaj servantoj forveturigis lin en
Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la
urbo de David.

29 En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis
super Judujo.

30 Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis
siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la
fenestro. 31 Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris: Ĉu nun
estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro? 32 Tiam li levis
sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi? kiu?
Kaj ekrigardis al li du aŭ tri korteganoj. 33 Kaj li diris:
Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la
muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj.
34 Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie
estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino.
35 Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi
krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj. 36 Oni revenis kaj
raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo,
kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la
kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel; 37 kaj
la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo
de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas Izebel.

* Heb. "Jehoram", kaj en versoj 17, 21-24.

Sekva Ĉapitro →