↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 8

1 Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene: Leviĝu
kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi
povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la
landon por sep jaroj. 2 Kaj la virino leviĝis kaj faris laŭ la
vorto de la homo de Dio, kaj ŝi iris, ŝi kaj ŝia domo, kaj loĝis
en la lando de la Filiŝtoj sep jarojn. 3 Post la paso de la sep
jaroj la virino revenis el la lando de la Filiŝtoj, kaj ŝi iris,
por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo kaj pri sia kampo. 4 La reĝo
tiam parolis kun Geĥazi, la junulo de la homo de Dio, dirante:
Rakontu al mi ĉiujn grandajn farojn, kiujn faris Eliŝa. 5 Dum li
estis rakontanta al la reĝo, ke tiu revivigis mortinton, jen la
virino, kies filon li revivigis, ekpetis la reĝon pri sia domo
kaj pri sia kampo. Kaj Geĥazi diris: Mia sinjoro, ho reĝo, jen
estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis. 6
Kaj la reĝo demandis la virinon, kaj ŝi rakontis al li. Kaj la
reĝo donis al ŝi unu korteganon, dirante: Redonu al ŝi ĉion, kio
apartenas al ŝi, kaj ĉiujn enspezojn de la kampo de post la tago,
kiam ŝi forlasis la landon, ĝis nun.

7 Eliŝa venis en Damaskon. Ben-Hadad, reĝo de Sirio, tiam estis
malsana. Kaj oni raportis al li, dirante: La homo de Dio venis ĉi
tien. 8 Tiam la reĝo diris al Ĥazael: Prenu en vian manon
donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li
la Eternulon, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano. 9 Kaj Ĥazael
iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da ĉio
plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj
li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Via filo Ben-Hadad,
reĝo de Sirio, sendis min al vi, por demandi: Ĉu mi resaniĝos de
ĉi tiu malsano? 10 Kaj Eliŝa diris al li: Iru, diru al li: Vi
resaniĝos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos. 11 Kaj li
fikse rigardis lin, ĝis li hontiĝis, kaj la homo de Dio ploris.
12 Ĥazael diris: Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis: Ĉar mi
scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj: iliajn
fortikaĵojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per
glavo, iliajn suĉinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn
vi disfendos. 13 Ĥazael diris: Kio estas via servanto, la hundo,
ke li faru tiun grandan faron? Kaj Eliŝa diris: La Eternulo
montris al mi, ke vi estos reĝo de Sirio. 14 Li foriris de Eliŝa
kaj venis al sia sinjoro. Ĉi tiu diris al li: Kion diris al vi
Eliŝa? Kaj li respondis: Li diris al mi, ke vi resaniĝos. 15 Sed
la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis ĝin en
akvo kaj etendis ĝin sur lia vizaĝo, kaj li mortis. Kaj anstataŭ
li ekreĝis Ĥazael.

16 En la kvina jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, post
Jehoŝafat, reĝo de Judujo, ekreĝis Jehoram, filo de Jehoŝafat,
reĝo de Judujo. 17 Li havis la aĝon de tridek du jaroj, kiam li
fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem. 18 Li iradis
laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab,
ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon
antaŭ la Eternulo. 19 Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon,
pro Sia servanto David, ĉar Li promesis al li doni lumilon al li
kaj al liaj filoj por ĉiam. 20 En lia tempo la Edomidoj defalis
de Judujo kaj starigis super si reĝon. 21 Joram iris Cairon kune
kun ĉiuj siaj ĉaroj; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la
Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn; kaj la popolo
forkuris al siaj tendoj. 22 Tamen la Edomidoj restis defalintaj
de Judujo ĝis la nuna tago. Tiam defalis ankaŭ Libna en la sama
tempo. 23 La cetera historio de Joram, kaj ĉio, kion li faris,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
24 Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun
liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo
Aĥazja.

25 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael,
ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo. 26 La aĝon de
dudek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron
li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja,
filino de Omri, reĝo de Izrael. 27 Kaj li iradis laŭ la vojo de
la domo de Aĥab, kaj faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la
domo de Aĥab, ĉar li estis boparenco de la domo de Aĥab. 28 Li
iris kun Joram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de
Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon. 29 Kaj
la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj,
kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraŭ
Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de
Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar
ĉi tiu estis malsana.

Sekva Ĉapitro →