↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 7

1 Tiam diris Eliŝa: Aŭskultu la vorton de la Eternulo: tiele
diras la Eternulo: Morgaŭ en ĉi tiu tempo mezuro da delikata
faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la
prezon de unu siklo, ĉe la pordego de Samario. 2 Kaj respondis la
altrangulo, sur kies brako la reĝo sin apogadis, al la homo de
Dio, kaj diris: Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo,
ĉu tio povas fariĝi? Kaj tiu diris: Vi vidos tion per viaj
okuloj, sed vi ne manĝos de tio.

3 Kvar homoj lepruloj estis ĉe la enirejo de la pordego. Kaj ili
diris unu al la alia: Kial ni sidas ĉi tie, ĝis ni mortos? 4 Se
ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni
tie mortos; se ni sidos ĉi tie, ni ankaŭ mortos; ni iru do kaj
ĵetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin
vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos. 5 Kaj ili
leviĝis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili
venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie
estas. 6 La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon
de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro.
Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis
kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj,
ke ili iru kontraŭ nin. 7 Kaj ili leviĝis kaj forkuris en la
krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn ĉevalojn kaj siajn
azenojn, la tutan tendaron, kia ĝi estis, kaj ili forkuris, por
savi sian vivon. 8 Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la
tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj manĝis kaj trinkis, kaj
prenis de tie arĝenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kaŝis;
kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de
tie, kaj iris kaj kaŝis. 9 Kaj ili diris unu al la alia: Ne ĝuste
ni agas; la hodiaŭa tago estas tago de bona sciigo; se ni
silentos kaj atendos ĝis la lumo de la mateno, ni montriĝos
kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la
reĝo. 10 Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo,
kaj raportis al ili, dirante: Ni venis en la tendaron de la
Sirianoj, kaj ni konvinkiĝis, ke tie estas neniu homo nek voĉo de
homo, sed nur ĉevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj
en sia ordinara stato. 11 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis
internen, en la domon de la reĝo. 12 Tiam la reĝo leviĝis en la
nokto, kaj diris al siaj servantoj: Mi diros al vi, kion faris al
ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris
el la tendaro, por kaŝi sin sur la kampo, pensante: Kiam ili
eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la
urbon. 13 Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris: Oni
prenu do kvin el la restintaj ĉevaloj, kiuj restis en la urbo
(estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en
la urbo, aŭ kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis);
kaj ni sendu kaj vidu. 14 Kaj oni prenis du ĉarojn kun ĉevaloj;
kaj la reĝo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante:
Iru kaj rigardu. 15 Kaj ili iris post ili ĝis Jordan, kaj vidis,
ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzataĵoj, kiujn la
Sirianoj ĵetis ĉe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj
raportis al la reĝo. 16 Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la
tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata
faruno fariĝis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo,
konforme al la vorto de la Eternulo. 
17 La reĝo donis al la
altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon ĉe la
pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego,
kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam
la reĝo venis al li. 18 Kiam la homo de Dio parolis al la reĝo,
dirante: Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj
unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaŭ en
ĉi tiu tempo ĉe la pordego de Samario: 19 tiam la altrangulo
respondis al la homo de Dio kaj diris: Eĉ se la Eternulo faros
fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj li diris: Vi
vidos per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio. 20 Kaj tiel
fariĝis al li; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la
pordego, kaj li mortis.

Sekva Ĉapitro →