↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 6

1 La profetidoj diris al Eliŝa: Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi,
estas tro malvasta por ni; 2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de
tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie
loĝi. Li diris: Iru. 3 Kaj unu el ili diris: Volu vi ankaŭ iri
kun viaj servantoj. Kaj li diris: Mi iros. 4 Kaj li iris kun ili.
Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn. 5 Kiam unu el ili
faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj
diris: Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita! 6 Kaj la
homo de Dio diris: Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj
li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis. 7
Kaj li diris: Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.

8 La reĝo de Sirio komencis militon kontraŭ Izrael, kaj
konsiliĝis kun siaj servantoj, dirante: Tie kaj tie mi stariĝos
tendare. 9 Tiam la homo de Dio sendis al la reĝo de Izrael, por
diri: Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, ĉar tie staras la
Sirianoj. 10 Kaj la reĝo de Izrael sendis al la loko, pri kiu
diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie
antaŭgardis sin ne unu kaj ne du fojojn. 11 Maltrankviliĝis la
koro de la reĝo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn
servantojn, kaj diris al ili: Ĉu vi ne diros al mi, kiu el ni
estas en rilatoj kun la reĝo de Izrael? 12 Tiam diris unu el liaj
servantoj: Ne, mia sinjoro, ho reĝo! sed la profeto Eliŝa, kiu
estas en Izrael, raportas al la reĝo de Izrael eĉ tiujn vortojn,
kiujn vi parolas en via dormoĉambro. 13 Kaj li diris: Iru kaj
rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni
sciigis al li, dirante: Jen li estas en Dotan. 14 Tiam li sendis
tien ĉevalojn kaj ĉarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en
nokto kaj ĉirkaŭis la urbon. 15 Kiam la servanto de la homo de
Dio frue matene leviĝis kaj eliris, jen militistaro ĉirkaŭas la
urbon kun ĉevaloj kaj ĉaroj. Kaj lia servanto diris al li: Ho ve,
mia sinjoro! kion ni faros? 16 Sed li diris: Ne timu; ĉar pli
multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun
ili. 17 Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris: Ho Eternulo, malfermu liajn
okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de
la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj
ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa. 18 La Sirianoj venis al li. Tiam
Eliŝa ekpreĝis al la Eternulo kaj diris: Frapu ĉi tiun popolon
per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la
vorto de Eliŝa. 19 Kaj Eliŝa diris al ili: Ĝi estas ne tiu vojo
kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun
vi serĉas. Kaj li kondukis ilin en Samarion. 20 Kiam ili venis en
Samarion, Eliŝa diris: Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por
ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili
ekvidis, ke ili estas meze de Samario. 21 Kaj la reĝo de Izrael
diris al Eliŝa, kiam li ekvidis ilin: Ĉu mi ne mortigu ilin? ĉu
mi ne mortigu ilin, mia patro? 22 Sed li diris: Ne mortigu; ĉu vi
mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via
pafarko? metu antaŭ ilin panon kaj akvon; ili manĝu kaj trinku,
kaj ili iru al sia sinjoro. 23 Kaj li faris por ili grandan
tagmanĝon, kaj ili manĝis kaj trinkis, kaj poste li ilin
forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu taĉmentoj
de Sirianoj en la landon de Izrael.

24 Post tio Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan
militistaron, kaj iris kaj eksieĝis Samarion. 25 Estis granda
malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de
azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab'o da
sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj. 26 Unu fojon la reĝo
de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li,
dirante: Helpu, mia sinjoro, ho reĝo! 27 Li respondis: Se la
Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo
aŭ ĉu el la vinpremejo? 28 Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al
vi? Ŝi respondis: Ĉi tiu virino diris al mi: Donu vian filon, por
ke ni manĝu lin hodiaŭ, kaj mian filon ni manĝos morgaŭ. 29 Kaj
ni kuiris mian filon kaj formanĝis lin; sed kiam mi diris al ŝi
la sekvantan tagon: Donu vian filon, por ke ni lin manĝu, ŝi
kaŝis sian filon. 30 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la virino,
li disŝiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo
vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakaĵo. 31 Kaj li diris:
Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Eliŝa, filo de
Ŝafat, restos sur li hodiaŭ. 32 Dume Eliŝa sidis en sia domo, kaj
la plejaĝuloj estis ĉe li. La reĝo sendis de si homon. Antaŭ ol
la sendito venis al li, li diris al la plejaĝuloj: Ĉu vi vidas,
ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon?
rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpuŝu lin
per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro aŭdiĝas post
li. 33 Dum li estis ankoraŭ parolanta kun ili, jen la sendito
venis al li; kaj li diris: Jen tia malbono venas de la Eternulo!
kion mi ankoraŭ povas atendi de la Eternulo?

Sekva Ĉapitro →