↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 4

1 Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Eliŝa,
dirante: Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via
servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis,
por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si. 2 Kaj Eliŝa
diris al ŝi: Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas
en la domo? Ŝi respondis: Via servantino havas en la domo nenion,
krom kruĉeto kun oleo. 3 Tiam li diris: Iru, petu al vi vazojn
ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne
malmulte. 4 Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj
filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte,
forstarigu ilin. 5 Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si
kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis. 6
Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo: Alportu al mi
ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi: Ne estas plu vazo. Tiam la
oleo haltis. 7 Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj
li diris al ŝi: Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi
kun viaj filoj vivos per la restaĵo.

8 Unu tagon Eliŝa venis Ŝunemon; tie estis unu riĉa virino, kiu
retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Kaj ĉiufoje, kiam li venis, li
iradis tien, por manĝi. 9 Kaj ŝi diris al sia edzo: Jen mi scias,
ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu ĉiam preteriras antaŭ ni;
10 ni faru malgrandan supran ĉambreton, kaj ni metu tien por li
liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon, kaj ĉiufoje, kiam li
venos al ni, li tien iru. 11 Unu tagon li venis tien, kaj li iris
en la supran ĉambreton kaj kuŝiĝis tie. 12 Kaj li diris al sia
junulo Geĥazi: Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj tiu vokis ŝin, kaj ŝi
aperis antaŭ li. 13 Kaj li diris al li: Diru al ŝi: Jen vi
prizorgis por ni ĉion ĉi tion; kion mi povas fari por vi? ĉu vi
bezonas ion diri al la reĝo aŭ al la militestro? Sed ŝi
respondis: Mi loĝas ja meze de mia popolo. 14 Kaj li diris: Kion
do ni povas fari por ŝi? Tiam Geĥazi diris: Ho, ŝi ne havas
filon, kaj ŝia edzo estas maljuna. 15 Kaj li diris: Alvoku ŝin.
Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi stariĝis ĉe la pordo. 16 Kaj li diris:
Post unu jaro en ĉi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj ŝi diris:
Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino. 17
Sed la virino gravediĝis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en
la sama tempo, kiel diris al ŝi Eliŝa. 18 La infano fariĝis
granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj. 19 Kaj
li diris al sia patro: Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu diris al sia
junulo: Portu lin al lia patrino. 20 Kaj li prenis lin kaj
alportis lin al lia patrino; li sidis sur ŝiaj genuoj ĝis
tagmezo, kaj mortis. 21 Tiam ŝi iris kaj metis lin sur la liton
de la homo de Dio kaj ŝlosis post li kaj eliris. 22 Kaj ŝi vokis
sian edzon, kaj diris: Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el
la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos. 23 Li diris:
Por kio vi iras al li? hodiaŭ estas nek monatkomenco, nek sabato.
Sed ŝi diris: Estu trankvila. 24 Kaj ŝi selis la azeninon, kaj
diris al sia junulo: Konduku kaj iru, ne retenu min en la
rajdado, ĝis mi diros al vi. 
25 Kaj ŝi iris kaj venis al la homo
de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio ŝin ekvidis de
malproksime, li diris al sia junulo Geĥazi: Jen estas tiu
Ŝunemanino; 26 kuru do al ŝi renkonte, kaj diru al ŝi: Kiel vi
fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? Ŝi diris: Ni
fartas bone. 27 Kaj ŝi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj
ekkaptis liajn piedojn. Geĥazi aliris, por forpuŝi ŝin; sed la
homo de Dio diris: Lasu ŝin, ĉar ŝia animo estas afliktita; kaj
la Eternulo kaŝis antaŭ mi kaj ne sciigis al mi. 28 Kaj ŝi diris:
Ĉu mi petis filon de mia sinjoro? ĉu mi ne diris: Ne trompu min?
29 Kaj li diris al Geĥazi: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian
manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin;
kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon
sur la vizaĝon de la knabo. 30 Sed la patrino de la knabo diris:
Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne
forlasos. Kaj li leviĝis, kaj iris post ŝi. 31 Geĥazi iris antaŭ
ili, kaj li metis la bastonon sur la vizaĝon de la knabo; sed ne
aperis voĉo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis
al li, dirante: La knabo ne vekiĝis. 32 Tiam Eliŝa eniris en la
domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kuŝigita sur lia
lito. 33 Kaj li eniris kaj ŝlosis la pordon post ili ambaŭ, kaj
ekpreĝis al la Eternulo. 34 Kaj li iris kaj kuŝiĝis sur la
infano, kaj almetis sian buŝon al lia buŝo kaj siajn okulojn al
liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur
li. Kaj la korpo de la infano varmiĝis. 35 Kaj li releviĝis kaj
iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la
infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis
siajn okulojn. 36 Tiam li vokis Geĥazin, kaj diris: Alvoku tiun
Ŝunemaninon. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi venis al li, kaj li diris:
Prenu vian filon. 37 Kaj ŝi venis kaj ĵetis sin al liaj piedoj
kaj adorkliniĝis ĝis la tero; kaj ŝi prenis sian filon kaj
eliris.

38 Eliŝa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la
profetidoj sidis antaŭ li. Kaj li diris al sia junulo: Starigu la
grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj. 39 Sed unu
el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdaĵon; kaj li trovis
sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn, plenan
sian veston. Kaj li venis kaj tranĉis ilin en la kaldronon kun la
supo, ĉar ili ne sciis, kio tio estas. 40 Kaj ili elverŝis al la
homoj, por manĝi. Sed kiam tiuj ekmanĝis el la supo, ili ekkriis
kaj diris: Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne
povis manĝi. 41 Tiam li diris: Alportu farunon. Kaj li enŝutis en
la kaldronon, kaj diris: Verŝu al la homoj, ke ili manĝu. Kaj jam
estis nenio malbona en la kaldrono.

42 Venis homo el Baal-Ŝaliŝa, kaj alportis al la homo de Dio
unuaaĵon de pano: dudek hordeajn panojn kaj freŝajn grajnojn en
sia saketo. Kaj ĉi tiu diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu. 43
Lia servanto diris: Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li
diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu; ĉar tiele diras la
Eternulo: Oni manĝos, kaj ankoraŭ iom restos. 44 Kaj li donis al
ili, kaj ili manĝis, kaj iom ankoraŭ restis, konforme al la vorto
de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →