↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 3

1 Jehoram, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en
la dek-oka jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis dek du
jarojn. 2 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo,
tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la
statuon de Baal, kiun faris lia patro. 3 Tamen li restis aliĝinta
al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis
Izraelon; li ne forlasis ilin.

4 Meŝa, reĝo de Moab, estis paŝtisto, kaj li sendadis al la reĝo
de Izrael po cent mil ŝafidoj kaj cent mil virŝafoj kun ilia
lano. 5 Sed kiam Aĥab mortis, la reĝo de Moab defalis de la reĝo
de Izrael. 6 Tiam la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la
tutan Izraelon. 7 Kaj li iris kaj sendis al Jehoŝafat, reĝo de
Judujo, por diri: La reĝo de Moab defalis de mi; ĉu vi iros kun
mi milite kontraŭ Moabon? Tiu diris: Mi iros; mi estas kiel vi,
mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj. 8 Kaj
li diris: Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris: La vojon de la
Edoma dezerto. 9 Tiam ekiris la reĝo de Izrael kaj la reĝo de
Judujo kaj la reĝo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep
tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj
sekvis ilin. 10 Kaj la reĝo de Izrael diris: Ho ve! la Eternulo
vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de
Moab. 11 Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie profeto de la
Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis
unu el la servantoj de la reĝo de Izrael, kaj diris: Estas ĉi tie
Eliŝa, filo de Ŝafat, kiu verŝadis akvon sur la manojn de Elija.
12 Kaj Jehoŝafat diris: Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj
iris al li la reĝo de Izrael kaj Jehoŝafat kaj la reĝo de Edom.
13 Kaj Eliŝa diris al la reĝo de Izrael: Kio komuna estas inter
mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de
via patrino. Sed la reĝo de Izrael diris al li: Ne, ĉar la
Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la
manojn de Moab. 14 Tiam Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo
Cebaot, antaŭ kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehoŝafaton,
reĝon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin. 15 Nun
alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis
sur li la mano de la Eternulo. 16 Kaj li diris: Tiele diras la
Eternulo: Faru en ĉi tiu valo multajn fosojn. 17 Ĉar tiele diras
la Eternulo: Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen
ĉi tiu valo pleniĝos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaŭ viaj
apartenantoj kaj viaj brutoj. 18 Sed ĉi tio ne sufiĉos al la
Eternulo; Li transdonos ankaŭ Moabon en viajn manojn. 19 Kaj vi
venkobatos ĉiujn urbojn fortikigitajn kaj ĉiujn urbojn
distingindajn, kaj ĉiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj ĉiujn
fontojn de akvo vi ŝtopos, kaj ĉiujn bonajn kampojn vi malbonigos
per ŝtonoj. 
20 Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn,
subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero pleniĝis de
akvo. 21 Ĉiuj Moabidoj aŭdis, ke la reĝoj venis, por militi
kontraŭ ili, kaj ili kunvokis ĉiujn, kiuj povis komenci porti
zonon, kaj pli aĝajn, kaj stariĝis ĉe la limo. 22 Kiam ili
leviĝis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la
Moabidoj de malproksime ŝajnis, ke la akvo estas ruĝa kiel sango.
23 Kaj ili diris: Tio estas sango! la reĝoj batalis inter si kaj
ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron. 24 Ili venis
al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj leviĝis kaj frapis la
Moabidojn, kaj ĉi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis
la Moabidojn. 25 Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur ĉiun bonan
kampon ĉiu ĵetis ŝtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj ĉiujn
fontojn de akvo ili ŝtopis, kaj ĉiun bonan arbon ili faligis, ĝis
restis nur ŝtonoj en Kir-Ĥareset. Kaj ĉirkaŭis ĝin la
ŝtonĵetistoj kaj ĝisfine frapis ĝin. 26 Kiam la reĝo de Moab
vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn
kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la reĝo de Edom; sed ili
ne povis. 27 Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis
reĝonta anstataŭ li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la
murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li
kaj reiris en sian landon.

Sekva Ĉapitro →