↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 2

1 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon,
Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal. 2 Kaj Elija diris al
Eliŝa: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed
Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi
vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El. 3 Kaj eliris la
profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu
vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super
via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu. 4 Kaj Elija diris al
li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo.
Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi
ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon. 5 Kaj la profetidoj,
kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi
scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via
kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu. 6 Kaj Elija diris al li:
Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li
diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne
forlasos. Kaj ili ambaŭ iris. 7 Kaj kvindek homoj el la
profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili
ambaŭ staris ĉe Jordan. 8 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj
kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken,
kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo. 9 Kiam ili trapasis, Elija
diris al Eliŝa: Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos
prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris: Duobla parto de via spirito
estu do sur mi. 10 Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi
vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj
se ne, tiam ne estos. 11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj,
subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj
Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon. 12 Eliŝa vidis, kaj
ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris
ilin en du pecojn. 13 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu
defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan. 14
Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis
la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li
frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis.
15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin
ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj
ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero. 16
Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek
homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la
spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la
montoj aŭ en unu el la valoj. Sed li diris: Ne sendu. 17 Tamen
ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris: Sendu. Kaj
ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis
lin. 18 Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li
diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.

19 Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa: Jen do la loĝado
en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo
estas malbona, kaj la tero estas senfrukta. 20 Tiam li diris:
Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis
al li. 21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien
salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas ĉi tiun
akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon. 22 Kaj la akvo
fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa,
kiun li diris.

23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la
vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj
parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo! 24 Li returnis sin kaj
ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj
eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du
infanojn. 25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li
revenis en Samarion.

Sekva Ĉapitro →