↑ Enhavo

II. Reĝoj

LIBRO DUA

Ĉapitro 1

1 Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab. 2 Kaj Aĥazja
elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj
malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili: Iru,
demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu
malsano. 3 Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano:
Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj
diru al ili: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi
Baal-Zebubon, la dion de Ekron? 4 Pro tio tiele diras la
Eternulo: De la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi
mortos. Kaj Elija foriris. 5 Kiam la senditoj revenis al li, li
diris al ili: Kial vi revenis? 6 Kaj ili respondis al li: Viro
venis renkonte al ni, kaj diris al ni: Iru, revenu al la reĝo,
kiu sendis vin, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Ĉu ne
ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la
dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne
deiros, sed vi mortos. 7 Kaj li diris al ili: Kia estas la
aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi
tiujn vortojn? 8 Ili respondis al li: Li estas homo kovrita de
haroj, kaj ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj. Tiam li
diris: Tio estas Elija, la Teŝebano. 9 Kaj li sendis al li
kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin
sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li: Ho homo de Dio!
la reĝo diris, ke vi malsupreniru. 10 Kaj Elija respondis kaj
diris al la kvindekestro: Se mi estas homo de Dio, tiam venu
fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis
fajro el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 
11 Kaj li
denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu
ekparolis kaj diris al li: Ho homo de Dio! tiele diras la reĝo:
Malsupreniru rapide. 12 Kaj Elija respondis kaj diris al ili: Se
mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu
vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la ĉielo kaj
ekstermis lin kaj lian kvindekon. 13 Kaj li denove sendis
triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro
iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj
ekpetegis lin kaj diris al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la
animo de ĉi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaŭ
viaj okuloj. 14 Jen venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis la du
antaŭajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu
ian valoron antaŭ viaj okuloj. 15 Tiam anĝelo de la Eternulo
diris al Elija: Iru kun li, ne timu lin. Kaj li leviĝis, kaj iris
kun li al la reĝo. 16 Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la
Eternulo: Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-
Zebubon, la dion de Ekron, kvazaŭ ne ekzistus Dio en Izrael, por
demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne
deiros, sed vi mortos. 17 Kaj li mortis, konforme al la vorto de
la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataŭ li ekreĝis Jehoram,
en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo; ĉar
li ne havis filon. 18 La cetera historio de Aĥazja, kion li
faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de
Izrael.

Sekva Ĉapitro →