↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 21

1 Post tiu historio okazis jeno: Nabot, Jizreelano, havis
vinberĝardenon en Jizreel, apud la palaco de Aĥab, reĝo de
Samario. 2 Kaj Aĥab ekparolis al Nabot, dirante: Donu al mi vian
vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno, ĉar ĝi
estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataŭ ĝi
vinberĝardenon pli bonan ol ĝi; se vi volas, mi donos al vi per
arĝento ĝian prezon. 3 Sed Nabot diris al Aĥab: La Eternulo gardu
min, ke mi ne fordonu al vi la heredaĵon de miaj patroj. 4 Tiam
Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn
diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne donos al vi la
heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj
forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon. 5 Kaj venis al li lia
edzino Izebel, kaj diris al li: Kial via spirito estas tiel
malĝoja, ke vi ne manĝas panon? 6 Li respondis al ŝi: Kiam mi
parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li: Donu al mi vian
vinberĝardenon pro mono, aŭ, se vi volas, mi donos al vi alian
vinberĝardenon anstataŭ ĝi, li diris: Mi ne donos al vi mian
vinberĝardenon. 7 Tiam diris al li lia edzino Izebel: Nun vi
montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu
bonhumora: mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la
Jizreelano. 8 Kaj ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj
sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la
plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj loĝis kun Nabot en lia
urbo. 9 Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon: Proklamu faston kaj
sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu
apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li kaj diru:
Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo; kaj oni elkonduku lin, kaj
priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu. 11 Kaj la viroj de lia urbo,
la plejaĝuloj kaj la eminentuloj, kiuj loĝis en lia urbo, faris
kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj,
kiujn ŝi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis
Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj
malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis
kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante: Nabot blasfemis kontraŭ
Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj
priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis. 14 Kaj oni sendis al
Izebel, por diri: Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis. 15
Kiam Izebel aŭdis, ke Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj
mortis, Izebel diris al Aĥab: Leviĝu, ekposedu la vinberĝardenon
de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono;
ĉar Nabot jam ne vivas; li mortis. 16 Kiam Aĥab aŭdis, ke Nabot
mortis, Aĥab leviĝis, por iri en la vinberĝardenon de Nabot, la
Jizreelano, por ekposedi ĝin.

17 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano,
dirante: 18 Leviĝu, iru renkonte al Aĥab, reĝo de Izrael, kiu
estas en Samario; jen li nun estas en la vinberĝardeno de Nabot,
kien li iris, por ekposedi ĝin; 19 kaj diru al li jene: Tiele
diras la Eternulo: Vi mortigis, kaj vi ankoraŭ prenas en posedon!
Kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Sur la loko, kie la
hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaŭ vian
sangon. 20 Kaj Aĥab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia
malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari
malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 21 Jen Mi venigos sur
vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi
ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en
Izrael. 22 Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de
Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de
Aĥija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis
Izraelon. 23 Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:
La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel. 24 Kiu
mortos ĉe Aĥab en la urbo, tiun manĝos la hundoj; kaj kiu mortos
sur la kampo, tiun manĝos la birdoj de la ĉielo. (25 Estis neniu
tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la
okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.
26 Li fariĝis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al
ĉio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de
antaŭ la Izraelidoj.) 27 Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li
disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj
fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje. 28 Tiam aperis
vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: 29 Ĉu vi
vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis
antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de
lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

Sekva Ĉapitro →