↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 20

1 Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun
li estis tridek du reĝoj, kaj ĉevalojn kaj ĉarojn; kaj li iris
kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi. 2 Kaj li sendis
senditojn al Aĥab, reĝo de Izrael, en la urbon, 3 kaj dirigis al
li: Tiele diras Ben-Hadad: Via arĝento kaj via oro devas esti
miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.
4 Kaj la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Konforme al via
diro, mia sinjoro, ho reĝo, al vi apartenas mi, kaj ĉio, kion mi
havas. 5 La senditoj venis denove, kaj diris: Tiele diras Ben-
Hadad: Ĉar mi sendis al vi, por diri, ke vian arĝenton kaj vian
oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi, 6 tial
morgaŭ en ĉi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke
ili traserĉu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por
ke ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj
forportu. 7 Tiam la reĝo de Izrael kunvokis ĉiujn plejaĝulojn de
la lando, kaj diris: Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas;
ĉar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn
kaj mian arĝenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li. 8 Kaj
ĉiuj plejaĝuloj kaj la tuta popolo diris al li: Ne obeu, kaj ne
konsentu. 9 Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad: Diru al
mia sinjoro la reĝo: Ĉion, pri kio vi sendis al via servanto la
unuan fojon, mi plenumos; sed ĉi tion mi ne povas fari. Kaj la
senditoj iris kaj transdonis la vortojn. 10 Tiam Ben-Hadad sendis
al li, kaj dirigis: La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo
de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni
manplenon da ĝi. 11 Sed la reĝo de Izrael respondis kaj diris:
Diru: Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu ĝin
demetas. 12 Kiam Ben-Hadad aŭdis tiujn vortojn, dum li kaj la
reĝoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj:
Aranĝu vin. Kaj ili aranĝis sin kontraŭ la urbo. 13 Kaj jen unu
profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la
Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ
transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 14
Kaj Aĥab diris: Per kiu? Kaj tiu respondis: Tiele diras la
Eternulo: Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris: Kiu
komencos la batalon? Kaj tiu respondis: Vi. 15 Tiam li kalkulis
la junulojn de la regionestroj, kaj montriĝis, ke ilia nombro
estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon,
ĉiujn Izraelidojn, sep mil. 16 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-
Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du
reĝoj, kiuj helpis lin. 17 Antaŭe eliris la junuloj de la
regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:
Viroj eliris el Samario. 18 Tiam li diris: Se por paco ili
eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaŭ
kaptu ilin vivajn. 
19 Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la
regionestroj, kaj la militistaro post ili. 20 Kaj ili batis ĉiu
sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj
ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, reĝo de Sirio, savis sin sur
ĉevalo kun la rajdistoj. 21 Tiam eliris la reĝo de Izrael kaj
venkobatis la ĉevalojn kaj la ĉarojn, kaj li faris inter la
Sirianoj grandan buĉon. 22 Kaj aliris la profeto al la reĝo de
Izrael, kaj diris al li: Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu,
kion vi devas fari; ĉar post paso de unu jaro la reĝo de Sirio
iros kontraŭ vin.

23 Kaj la servantoj de la reĝo de Sirio diris al li: Ilia Dio
estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos
kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin. 24 Faru jenon:
forigu la reĝojn ĉiun de lia loko, kaj starigu anstataŭ ili
regionestrojn; 25 kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu,
kiu falis ĉe vi, kaj ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj kaj
ĉarojn nombregale al tiuj ĉaroj; kaj ni batalos kontraŭ ili sur
ebenaĵo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian voĉon
kaj faris tiel. 26 Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la
Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraŭ la Izraelidoj.
27 Kaj la Izraelidoj ankaŭ pretigis sin kaj provizis sin per
nutraĵoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj stariĝis
tendare kontraŭ ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj
plenigis la tutan landon. 28 Tiam aliris homo de Dio, kaj diris
al la reĝo de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke la
Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne
estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en
vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 29 Kaj
staris tendare unuj kontraŭ la aliaj dum sep tagoj. En la sepa
tago komenciĝis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la
Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago. 30 La ceteraj
forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn
dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej
internan ĉambron de unu domo. 31 Kaj liaj servantoj diris al li:
Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj
kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur
niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la
vivon al via animo. 32 Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj
metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael,
kaj diris: Via servanto Ben-Hadad diras: Mi petas lasi la vivon
al mia animo. Kaj tiu diris: Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia
frato. 33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis
certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad.
Kaj li diris: Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj
li sidigis lin sur la ĉaro. 34 Kaj tiu diris al li: La urbojn,
kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas
aranĝi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro aranĝis en
Samario. (Kaj Aĥab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena
interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

35 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la
vorto de la Eternulo: Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
36 Tiam li diris al tiu: Pro tio, ke vi ne obeis la voĉon de la
Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris
de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin. 37 Li trovis
alian homon, kaj diris: Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke
li vundis lin per la batado. 38 Tiam la profeto iris kaj stariĝis
antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
39 Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris:
Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj
alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se
li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos
pese pagi kikaron da arĝento. 40 Dum via servanto estis faranta
tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la reĝo de Izrael diris al li:
Tio estas via verdikto, vi mem decidis. 41 Tiam li rapide
forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la reĝo rekonis lin,
ke li estas el la profetoj. 42 Kaj li diris al li: Tiele diras la
Eternulo: Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi
kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian
popolon. 43 Kaj la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj
afliktita, kaj venis Samarion.

Sekva Ĉapitro →