↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 22

1 Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael.
2 En la tria jaro Jehoŝafat, reĝo de Judujo, venis al la reĝo de
Izrael. 3 La reĝo de Izrael diris al siaj servantoj: Ĉu vi scias,
ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni ĝin el
la manoj de la reĝo de Sirio! 4 Kaj li diris al Jehoŝafat: Ĉu vi
iros kun mi milite kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj Jehoŝafat diris
al la reĝo de Izrael: Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via
popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj. 5 Kaj Jehoŝafat diris al
la reĝo de Izrael: Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo. 6
Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, ĉirkaŭe kvarcent
homojn, kaj diris al ili: Ĉu mi iru milite kontraŭ Ramoton en
Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, la Sinjoro
ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 7 Sed Jehoŝafat diris: Ĉu
ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni
povus demandi? 8 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat:
Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon,
sed mi lin malamas, ĉar li profetas pri mi ne bonon, sed nur
malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris:
La reĝo ne parolu tiel. 9 Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu
korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla. 10
La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur
sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaŭ la pordego de
Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili. 11 Kaj Cidkija,
filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele
diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi
ilin tute ekstermos. 12 Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same,
dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la
Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 13 La sendito,
kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la vortoj de la
profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto
simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon. 14 Sed
Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion diros la Eternulo al
mi, tion mi diros. 15 Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris
al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni
tion ne faru? Kaj tiu respondis al li: Iru kaj sukcesu, kaj la
Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 16 Kaj la reĝo
diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la
veron en la nomo de la Eternulo. 17 Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn
Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas
paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru
pace ĉiu al sia domo. 18 Kaj la reĝo de Izrael diris al
Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon,
sed nur malbonon? 
19 Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de
la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj
la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre
de Li. 20 Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, ke li iru
kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis
alie. 21 Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj
diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? 22
Kaj tiu diris: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo
de ĉiuj liaj profetoj. Tiam Li diris: Vi allogos kaj havos
sukceson; eliru kaj agu tiel. 23 Kaj nun jen la Eternulo metis
mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj tiuj viaj profetoj, kaj la
Eternulo decidis por vi malbonon. 24 Tiam aliris Cidkija, filo de
Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo
la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi? 25
Kaj Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi
eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi. 26 Tiam la reĝo de
Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon
kaj al la reĝido Joaŝ; 27 kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi
tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera
akvo, ĝis mi revenos en paco. 28 Kaj Miĥaja diris: Se vi revenos
en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li
diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.

29 Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al
Ramot en Gilead. 30 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi
alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn
vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin kaj iris en la
batalon. 31 La reĝo de Sirio ordonis al la tridek du ĉarestroj,
kiuj estis ĉe li, dirante: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ
granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael. 32 Kiam la
ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio certe estas la
reĝo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraŭ lin, por batali; kaj
Jehoŝafat ekkriis. 33 Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la
reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li. 34 Kaj unu viro sen ia
celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael
inter la artikoj de la kiraso. Tiam ĉi tiu diris al sia
veturiganto: Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la
militistaro, ĉar mi estas vundita. 35 Sed la batalo plifortiĝis
en tiu tago, kaj la reĝo staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj,
kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon
de la ĉaro. 36 Post la subiro de la suno tra la militistaro
ekkuris voko: Ĉiu en sian urbon, ĉiu en sian landon. 37 La reĝo
mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la
reĝon en Samario. 38 Kaj oni lavis la ĉaron ĉe la lageto de
Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malĉastistinoj
lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris. 39 La
cetera historio de Aĥab, kaj ĉio, kion li faris, kaj la ebura
domo, kiun li konstruis, kaj ĉiuj urboj, kiujn li konstruis,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
40 Kiam Aĥab ekdormis kun siaj patroj, anstataŭ li ekreĝis lia
filo Aĥazja.

41 Jehoŝafat, filo de Asa, ekreĝis super Judujo en la kvara jaro
de Aĥab, reĝo de Izrael. 42 Jehoŝafat havis la aĝon de tridek
kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek kvin jarojn li reĝis
en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de
Ŝilĥi. 43 Li iradis tute laŭ la vojo de sia patro Asa; li ne
deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo. Nur la
altaĵoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraŭ oferportadis kaj
incensadis sur la altaĵoj. 44 Kaj Jehoŝafat havis pacon kun la
reĝo de Izrael. 45 La cetera historio de Jehoŝafat, kaj liaj
heroaĵoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj
en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 46 La lastan
kvanton da malĉastistoj, kiuj restis ankoraŭ dum la vivo de lia
patro Asa, li ekstermis el la lando. 47 Tiam ne estis reĝo en
Edomujo; estis anstataŭanto de reĝo. 48 Jehoŝafat faris Tarŝiŝajn
ŝipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris,
ĉar la ŝipoj rompiĝis en Ecjon-Geber. 49 Tiam Aĥazja, filo de
Aĥab, diris al Jehoŝafat: Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj
servantoj sur la ŝipoj; sed Jehoŝafat ne konsentis. 50 Jehoŝafat
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj
en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo
Jehoram.

51 Aĥazja, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en
la dek-sepa jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis super
Izrael du jarojn. 52 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kaj iradis laŭ la vojo de sia patro kaj de sia patrino,
kaj laŭ la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon.
53 Kaj li servadis al Baal kaj adorkliniĝadis al li, kaj
incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis
lia patro.