↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 19

1 Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris Elija, kaj tion, ke li
mortigis ĉiujn profetojn per glavo. 2 Tiam Izebel sendis senditon
al Elija, por diri: La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaŭ
en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la
animo de ĉiu el ili. 3 Li ektimis, kaj leviĝis kaj foriris, por
savi sian vivon; kaj li venis en Beer-Ŝeban, kiu troviĝas en
Judujo, kaj restigis tie sian junulon. 4 Sed li mem iris en la
dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidiĝis sub unu
genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris: Sufiĉas nun,
ho Eternulo! prenu mian animon, ĉar mi ne estas pli bona ol miaj
patroj. 5 Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la genisto; kaj jen
anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li: Leviĝu, manĝu. 6 Li
ekrigardis, kaj jen ĉe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj
kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denove kuŝiĝis,
por dormi. 7 Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj
ektuŝis lin, kaj diris: Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas granda
vojo. 8 Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto,
kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj
kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio. 9 Kaj tie li eniris
en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la
Eternulo, kaj diris al li: Kion vi faras ĉi tie, Elija? 10 Kaj li
respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la
Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj
mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni
serĉas mian animon, por forpreni ĝin. 11 Kaj Li diris: Eliru kaj
stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo
preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj
disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la
Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo
estis la Eternulo. 12 Post la tertremo estis fajro, sed ne en la
fajro estis la Eternulo. Post la fajro aŭdiĝis blovado de
delikata venteto. 13 Kiam Elija tion ekaŭdis, li kovris sian
vizaĝon per sia mantelo, kaj eliris kaj stariĝis ĉe la enirejo de
la kaverno. Kaj jen aperis al li voĉo, kaj diris: Kion vi faras
ĉi tie, Elija? 14 Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo,
Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis
Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola
restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin. 15 Kaj la
Eternulo diris al li: Iru returne vian vojon tra la dezerto al
Damasko; kiam vi venos, sanktoleu Ĥazaelon kiel reĝon super
Sirio; 16 kaj Jehun, filon de Nimŝi, sanktoleu kiel reĝon super
Izrael; kaj Eliŝan, filon de Ŝafat, el Abel-Meĥola, sanktoleu
kiel profeton anstataŭ vi. 
17 Kaj estos, ke kiu saviĝos de la
glavo de Ĥazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu saviĝos de la glavo
de Jehu, tiun mortigos Eliŝa. 18 Mi restigos el Izrael sep mil,
ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis
lin. 19 Kaj li foriris de tie, kaj trovis Eliŝan, filon de Ŝafat,
kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaŭ li, kaj li mem
estis ĉe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj ĵetis al li sian
mantelon. 20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija,
kaj diris: Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon,
kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li: Iru kaj revenu, ĉar kion
mi faris al vi? 21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da
bovoj kaj buĉis ilin, kaj sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la
viandon kaj donis al la homoj, kaj ili manĝis. Kaj li leviĝis kaj
eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

Sekva Ĉapitro →