↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 18

1 Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en
la tria jaro, dirante: Iru, montru vin al Aĥab, kaj Mi donos
pluvon sur la teron. 2 Kaj Elija iris, por montri sin al Aĥab. La
malsato estis forta en Samario. 3 Aĥab vokis Obadjan, kiu estis
lia palacestro. (Obadja estis tre diotima; 4 kiam Izebel
ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent
profetojn kaj kaŝis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj
nutradis ilin per pano kaj akvo.) 5 Kaj Aĥab diris al Obadja: Iru
tra la lando al ĉiuj akvaj fontoj kaj al ĉiuj torentoj; eble ni
trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la ĉevaloj kaj
muloj kaj ne ekstermiĝu al ni ĉiuj brutoj. 6 Kaj ili dividis
inter si la landon, por trairi ĝin: Aĥab iris aparte laŭ unu
direkto, kaj Obadja iris aparte laŭ alia direkto. 7 Kiam Obadja
estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis
lin kaj ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: Ĉu tio estas vi, mia
sinjoro Elija? 8 Kaj ĉi tiu respondis al li: Mi; iru, diru al via
sinjoro, ke Elija estas ĉi tie. 9 Kaj li diris: Per kio mi pekis,
ke vi transdonas vian servanton en la manon de Aĥab, por ke li
mortigu min? 10 Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas
popolo aŭ regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por
serĉi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li ĵurigis
tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin. 11 Kaj nun vi
diras: Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie. 12 Kaj
okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo
forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Aĥab, kaj
li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto
estas diotima de sia juneco. 13 Ĉu oni ne rakontis al mia
sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la
Eternulo, ke mi kaŝis cent homojn el la profetoj de la Eternulo
en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?
14 Kaj nun vi diras: Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi
tie! li ja mortigos min. 15 Tiam Elija diris: Kiel vivas la
Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, hodiaŭ mi montros min al
li. 16 Kaj Obadja iris renkonte al Aĥab kaj diris al li. Tiam
Aĥab iris renkonte al Elija. 17 Kaj kiam Aĥab ekvidis Elijan,
Aĥab diris al li: Ĉu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon? 18
Sed li respondis: Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo
de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo
kaj sekvis la Baalojn. 
19 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan
Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la kvarcent kvindek
profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Aŝtar, kiuj estas
nutrataj ĉe la tablo de Izebel. 20 Kaj Aĥab sendis al ĉiuj
Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.
21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe
ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu
Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis
al li. 22 Kaj Elija diris al la popolo: Mi restis la sola profeto
de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek
homoj. 23 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu
el la bovoj kaj dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed fajron
ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la
lignon, kaj fajron mi ne submetos. 24 Kaj voku al la nomo de via
dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu
respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo
respondis kaj diris: Bone. 25 Kaj Elija diris al la profetoj de
Baal: Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antaŭe, ĉar vi
estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne
submetu. 26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj
pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la
tagmezo, dirante: Ho Baal, aŭskultu nin! Sed aperis nenia voĉo
nek respondo. Kaj ili saltadis ĉirkaŭ la altaro, kiun ili faris.
27 Kiam fariĝis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris: Kriu per
laŭta voĉo, ĉar li estas dio; eble li havas interparoladon, aŭ
eble li foriris, aŭ eble li vojaĝas; eble li dormas, li do
vekiĝos. 28 Kaj ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin laŭ sia
kutimo per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis sur ili. 29 Kiam
pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis
venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia
voĉo, nenia respondo, nenia atento. 30 Tiam Elija diris al la
tuta popolo: Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li
rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo. 31 Kaj Elija
prenis dek du ŝtonojn, laŭ la nombro de la triboj de la filoj de
Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante: Via nomo
estu Izrael. 32 Kaj li konstruis el la ŝtonoj altaron en la nomo
de la Eternulo, kaj li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la
amplekson de du grenmezuroj. 33 Kaj li aranĝis la lignon, kaj
dishakis la bovon kaj metis ĝin sur la lignon. 34 Kaj li diris:
Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni verŝu tion sur la
bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris: Ripetu. Kaj oni
ripetis. Kaj li diris: Faru same la trian fojon. Kaj oni faris
same la trian fojon. 35 Kaj la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la
altaro, kaj ankaŭ la tuta foso pleniĝis de akvo. 
36 Kaj kiam
venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija
aliris, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj
Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas
Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion. 37
Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min, por ke ĉi tiu popolo
eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian
koron returne. 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la
bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la
akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo
tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo
estas Dio, la Eternulo estas Dio. 40 Tiam Elija diris al ili:
Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni
kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj
buĉis ilin tie. 41 Kaj Elija diris al Aĥab: Iru, manĝu kaj
trinku, ĉar aŭdiĝas bruo de pluvo. 42 Kaj Aĥab iris, por manĝi
kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj
kliniĝis al la tero kaj metis sian vizaĝon inter siajn genuojn.
43 Kaj li diris al sia junulo: Iru kaj rigardu en la direkto al
la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris: Estas nenio. Kaj li
diris: Iru denove, sep fojojn. 44 En la sepa fojo tiu diris: Jen
malgranda nubo, kiel manplato de homo, leviĝas de la maro. Tiam
li diris: Iru, diru al Aĥab: Jungu kaj forveturu, por ke vin ne
retenu la pluvo. 45 Dume de momento al momento la ĉielo
mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo. Kaj Aĥab
ekveturis kaj direktis sin al Jizreel. 46 Kaj la mano de la
Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris
antaŭ Aĥab ĝis Jizreel.

Sekva Ĉapitro →