↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 17

1 Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al
Aĥab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras,
ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi
tion diros. 2 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:
3 Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la
torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. 4 El tiu torento vi
trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru. 5
Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj
restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. 6 Kaj la
korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj
viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis. 7 Post kelka
tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.

8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante: 9 Leviĝu,
iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis
tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon. 10 Kaj li
leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la
urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li
vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke
mi trinku. 11 Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj
diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj. 12 Sed ŝi
respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas
bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo
en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj
pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj
mortos. 13 Kaj Elija diris al ŝi: Ne timu, iru kaj faru, kiel vi
diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj
alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. 14 Ĉar
tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La faruno en la vazo ne
konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam
la Eternulo donos pluvon sur la teron. 15 Kaj ŝi iris kaj faris,
kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka
tempo. 16 La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la
kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li
diris per Elija. 17 Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la
virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke
li tute ĉesis spiri. 18 Tiam ŝi diris al Elija: Kio estas inter
mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj
pekoj kaj mortigi mian filon! 19 Kaj li diris al ŝi: Donu al mi
vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en
la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton.
20 Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio!
ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi faros malbonon,
mortigante ŝian filon? 21 Kaj li etendis sin super la infano tri
fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia
Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian internon. 22 Kaj
la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elija, kaj la animo de la
infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis. 23 Kaj Elija
prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en
la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:
Rigardu, via filo vivas. 24 Tiam la virino diris al Elija: Nun mi
eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo
en via buŝo estas vera.

Sekva Ĉapitro →