↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 16

1 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de Ĥanani, pri
Baaŝa, dirante: 2 Ĉar mi levis vin el la polvo kaj faris vin
reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laŭ la vojo de
Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj
pekoj, 3 tial Mi elbalaos Baaŝan kaj lian domon, kaj Mi faros kun
via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat. 4 Kiu
mortos ĉe Baaŝa en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu
mortos ĉe li sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo.
5 La cetera historio de Baaŝa, kaj tio, kion li faris, kaj lia
potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de
Izrael. 6 Kaj Baaŝa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis
lin en Tirca. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ela. 7 Per la
profeto Jehu, filo de Ĥanani, aperis la vorto de la Eternulo pri
Baaŝa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaŭ
la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj
manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li
mortigis lin.

8 En la jaro dudek-sesa de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Ela, filo
de Baaŝa, super Izrael en Tirca por la daŭro de du jaroj. 9 Kaj
faris konspiron kontraŭ li lia servanto Zimri, estro de duono de
la ĉaroj. Kiam li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de
Arca, palacestro de Tirca, 10 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj
mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, reĝo de Judujo, kaj
faris sin reĝo anstataŭ li. 11 Kiam li fariĝis reĝo, kiam li
eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baaŝa,
restigante ĉe li neniun virseksulon, kaj ankaŭ liajn parencojn
kaj amikojn. 12 Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baaŝa,
konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baaŝa per
la profeto Jehu, 13 pro ĉiuj pekoj de Baaŝa kaj la pekoj de lia
filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon,
incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolaĵoj. 14 La
cetera historio de Ela, kaj ĉio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

15 En la dudek-sepa jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Zimri
por la daŭro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo sieĝis
Gibetonon de la Filiŝtoj. 16 Kiam la sieĝanta popolo aŭdis, ke
Zimri faris konspiron kaj mortigis la reĝon, tiam la tuta popolo
en la sama tago elektis kiel reĝon Omrin, la militestron de
Izrael. 17 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton
kaj eksieĝis Tircan. 18 Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas
prenita, li iris en la palacon de la reĝa domo kaj ekbruligis
ĉirkaŭ si per fajro la reĝan domon, kaj mortis, 19 pro siaj
pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, irante laŭ la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li
faris, pekigante Izraelon. 20 La cetera historio de Zimri, kaj
lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de
kroniko de la reĝoj de Izrael.

21 Tiam la popolo Izraela dividiĝis en du partojn: duono de la
popolo aliĝis al Tibni, filo de Ginat, por reĝigi lin, kaj la dua
duono aliĝis al Omri. 22 Kaj la popolo, kiu aliĝis al Omri,
venkis tiun popolon, kiu aliĝis al Tibni, filo de Ginat; kaj
Tibni mortis, kaj ekreĝis Omri. 23 En la tridek-unua jaro de Asa,
reĝo de Judujo, Omri ekreĝis super Izrael por la daŭro de dek du
jaroj. En Tirca li reĝis dum ses jaroj. 24 Kaj li aĉetis la
monton Samario de Ŝemer pro du kikaroj da arĝento, kaj li
prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li
donis la nomon Samario, laŭ la nomo de Ŝemer, la mastro de la
monto. 25 Kaj Omri faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo,
kaj li agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li. 26 Kaj li
iris laŭ la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj
pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion
de Izrael, per iliaj idolaĵoj. 27 La cetera historio de Omri,
tio, kion li faris, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 28 Kaj
Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario.
Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥab.

29 Aĥab, filo de Omri, ekreĝis super Izrael en la tridek-oka jaro
de Asa, reĝo de Judujo. Kaj Aĥab, filo de Omri, reĝis super
Izrael en Samario dudek du jarojn. 30 Kaj Aĥab, filo de Omri,
faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj
estis antaŭ li. 31 Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de
Jerobeam, filo de Nebat: li prenis al si kiel edzinon Izebelon,
filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis
al Baal kaj adorkliniĝis al li. 32 Kaj li starigis altaron al
Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. 33 Kaj
Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado
kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj
estis antaŭ li. 34 En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis
Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj
kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn
pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per
Josuo, filo de Nun.

Sekva Ĉapitro →