↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 15

1 En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam, filo de Nebat, ekreĝis
Abijam super Judujo. 2 Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo
de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom. 3 Li iradis en
ĉiuj pekoj de sia patro, kiujn ĉi tiu faris antaŭ li; kaj lia
koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la
koro de lia patro David. 4 Sed pro David la Eternulo, lia Dio,
donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li
kaj subtenante Jerusalemon; 5 pro tio, ke David faradis tion, kio
plaĉas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forkliniĝis de
ĉio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido. 6
Kaj milito estis inter Reĥabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo. 7
La cetera historio de Abijam, kaj ĉio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Kaj
milito estis inter Abijam kaj Jerobeam. 8 Kaj Abijam ekdormis kun
siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj
anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa.

9 En la dudeka jaro de la reĝado de Jerobeam super Izrael ekreĝis
Asa super Judujo. 10 Kaj kvardek unu jarojn li reĝis en
Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de
Abiŝalom. 11 Kaj Asa agadis, kiel plaĉas al la Eternulo, kiel lia
patro David. 12 Kaj li elpelis la malĉastistojn el la lando, kaj
forigis ĉiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj. 13 Kaj eĉ sian
patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi
faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon kaj
forbruligis ĉe la torento Kidron. 14 Tamen la altaĵoj ne estis
forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta ĉe la Eternulo dum
lia tuta vivo. 15 Li enportis en la domon de la Eternulo la
konsekritaĵojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritaĵojn,
arĝenton kaj oron kaj vazojn. 16 Kaj milito estis inter Asa kaj
Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo. 17 Kaj Baaŝa, reĝo de
Izrael, iris kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la
eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo. 18 Tiam Asa prenis
la tutan arĝenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo
de la Eternulo kaj en la trezorejo de la reĝa domo, kaj donis
tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la reĝo Asa sendis ilin
al Ben-Hadad, filo de Tabrimon, filo de Ĥezjon, reĝo de Sirio,
kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li: 19 Estas interligo inter
mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi
donacon, arĝenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baaŝa,
reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi. 20 Kaj Ben-Hadad obeis la
reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de
Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet-Maaĥan kaj la
tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali. 21 Kiam Baaŝa tion
aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj restis en Tirca. 22 Tiam la
reĝo Asa kunvokis ĉiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la
ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la
konstruadon; kaj la reĝo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen
kaj Micpan. 23 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj
ĉio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Nur en
sia maljuneco li malsaniĝis je siaj piedoj. 24 Kaj Asa ekdormis
kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo
de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat.

25 Nadab, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en la dua
jaro de Asa, reĝo de Judujo; kaj li reĝis super Izrael du jarojn.
26 Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris
laŭ la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis
Izraelon. 27 Kaj faris konspiron kontraŭ li Baaŝa, filo de Aĥija,
el la domo de Isaĥar, kaj Baaŝa mortigis lin ĉe Gibeton de la
Filiŝtoj, kiam Nadab kaj ĉiuj Izraelidoj sieĝis Gibetonon. 28 Kaj
Baaŝa mortigis lin en la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, kaj
ekreĝis anstataŭ li. 29 Kaj kiam li fariĝis reĝo, li mortigis la
tutan domon de Jerobeam; li ne restigis ĉe Jerobeam eĉ unu
animon, ĝis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la
Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Aĥija, la Ŝiloano; 30
pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li
pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la
Eternulon, Dion de Izrael. 31 La cetera historio de Nadab, kaj
ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de
la reĝoj de Izrael. 32 Milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de
Izrael, dum ilia tuta vivo.

33 En la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Baaŝa, filo de
Aĥija, super la tuta Izrael en Tirca por la daŭro de dudek kvar
jaroj. 34 Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo,
kaj iris laŭ la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li
pekigis Izraelon.

Sekva Ĉapitro →