↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 14

1 En tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam. 2 Kaj Jerobeam
diris al sia edzino: Leviĝu kaj aliaspektiĝu, por ke oni ne sciu,
ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en Ŝilon; tie troviĝas la
profeto Aĥija, kiu antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi
tiu popolo. 3 Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn
kaj kruĉon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al
la knabo. 4 Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; ŝi leviĝis kaj
iris en Ŝilon kaj venis en la domon de Aĥija. Aĥija ne povis
vidi, ĉar liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco. 5 Sed la
Eternulo diris al Aĥija: Jen la edzino de Jerobeam iras, por
demandi vin pri sia filo, ĉar li estas malsana; tiel kaj tiel
diru al ŝi; kiam ŝi venos, ŝi prezentos sin kiel alian personon.
6 Kaj kiam Aĥija ekaŭdis la sonadon de ŝiaj piedoj, kiam ŝi
eniris en la pordon, li diris: Eniru, edzino de Jerobeam; por kio
vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun
sciigo premanta. 7 Iru, diru al Jerobeam: Tiele diras la
Eternulo, Dio de Izrael: Ĉar Mi altigis vin el inter la popolo
kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael, 8 kaj Mi forŝiris
la regnon de la domo de David kaj donis ĝin al vi; sed vi ne
estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj
sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio plaĉas al Mi;
9 kaj vi agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ vi, kaj vi
iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min,
kaj Min vi ĵetis malantaŭ vian dorson: 10 tial Mi venigos
malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos ĉe Jerobeam
ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi
elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpuraĵon, ĉion
ĝis la fino. 11 Kiu mortos ĉe Jerobeam en la urbo, tiun formanĝos
la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj
de la ĉielo; ĉar la Eternulo tion diris. 12 Kaj vi leviĝu, iru al
via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos. 13
Kaj priploros lin ĉiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; ĉar li sola
ĉe Jerobeam iros en tombon, ĉar en li el la tuta domo de Jerobeam
troviĝis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael. 14 Kaj la
Eternulo starigos al Si super Izrael reĝon, kiu ekstermos la
domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaŭ. 15 Kaj la Eternulo
frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la
akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li
donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro
tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la
Eternulon. 16 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de
Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon. 17
Kaj leviĝis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en
Tircan. Apenaŭ ŝi paŝis sur la sojlon de la domo, la knabo
mortis. 18 Kaj oni enterigis lin, kaj ĉiuj Izraelidoj priploris
lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia
servanto, la profeto Aĥija. 19 La cetera historio de Jerobeam,
kiel li militis kaj kiel li reĝis, estas priskribita en la libro
de kroniko de la reĝoj de Izrael. 20 La tempo, dum kiu reĝis
Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj.
Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Nadab.

21 Reĥabeam, filo de Salomono, reĝis en Judujo. La aĝon de
kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek
sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo
elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon.
La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino. 22 Kaj la Judoj
faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin
pli ol ĉio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili
pekis. 23 Kaj ankaŭ ili konstruis al si altaĵojn, statuojn, kaj
sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu branĉoriĉa
arbo. 24 Ankaŭ malĉastistoj estis en la lando; ili faris ĉiujn
abomenindaĵojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la
Izraelidoj. 25 En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak,
reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon. 26 Kaj li forprenis la
trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa
domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ ĉiujn orajn ŝildojn, kiujn
faris Salomono. 27 Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili
ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de
korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo. 28 Kaj
ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, la
korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la
ĉambron de la korpogardistoj. 29 La cetera historio de Reĥabeam,
kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko
de la reĝoj de Judujo. 30 Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis
milito dum ilia tuta vivo. 31 Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj
patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de
David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj
anstataŭ li ekreĝis lia filo Abijam.




Sekva Ĉapitro →