↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 13

1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo
en Bet-Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi. 2
Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho
altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David
naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la
pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj
estos bruligitaj sur vi. 3 Kaj li donis en tiu tago signon,
dirante: Ĉi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo: jen
la altaro disfendiĝos, kaj la cindro, kiu estas sur ĝi,
disŝutiĝos. 4 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio,
kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian
manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia
mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al
si. 5 Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro
disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ
la ordono de la Eternulo. 6 Kaj la reĝo ekparolis kaj diris al la
homo de Dio: Faru peton antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj preĝu por
mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton
antaŭ la Eternulo, kaj la mano de la reĝo revenis al li kaj
fariĝis kiel antaŭe. 7 Tiam la reĝo diris al la homo de Dio: Iru
kun mi en la domon kaj fortigu vin per manĝo, kaj mi donos al vi
donacon. 8 Sed la homo de Dio diris al la reĝo: Eĉ se vi donos al
mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne manĝos panon
nek trinkos akvon en ĉi tiu loko; 9 ĉar tiele estas ordonite al
mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku akvon,
kaj ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 10 Kaj li iris laŭ
alia vojo, kaj ne reiris laŭ la vojo, laŭ kiu li venis en Bet-
Elon.

11 Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj,
kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio
hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili
rakontis al sia patro. 12 Kaj ilia patro diris al ili: Laŭ kiu
vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laŭ kiu iris la
homo de Dio, kiu venis el Judujo. 13 Tiam li diris al siaj filoj:
Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li
ekrajdis sur ĝi, 14 kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin
sidanta sub kverko, kaj diris al li: Ĉu vi estas la homo de Dio,
kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris: Mi. 15 Kaj li diris al li:
Venu kun mi en la domon kaj manĝu panon. 16 Sed tiu diris: Mi ne
povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne manĝos panon nek
trinkos ĉe vi akvon en ĉi tiu loko; 17 ĉar estas dirite al mi per
la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku tie akvon, ne
reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 18 Kaj li diris al li: Mi
ankaŭ estas profeto, kiel vi, kaj anĝelo diris al mi laŭ ordono
de la Eternulo jene: Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li
manĝu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li. 19 Kaj li reiris
kun li kaj manĝis panon en lia domo kaj trinkis akvon. 20 Dum ili
sidis ankoraŭ ĉe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la
profeto, kiu lin revenigis. 21 Kaj li vokis al la homo de Dio,
kiu venis el Judujo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Pro tio,
ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la
ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio, 22 sed vi reiris
kaj manĝis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris
al vi, ke vi ne manĝu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne
venos en la tombon de viaj patroj. 
23 Post kiam li manĝis panon
kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li
revenigis. 24 Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono
kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kuŝis ĵetita sur la vojo, kaj
la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro. 25
Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kuŝantan sur la vojo,
kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj
rakontis en la urbo, en kiu loĝis la maljuna profeto. 26 Kiam
tion aŭdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris:
Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la buŝon de la Eternulo;
la Eternulo transdonis lin al leono, kiu disŝiris kaj mortigis
lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li. 27
Kaj li diris al siaj filoj jene: Selu al mi la azenon. Kaj ili
selis. 28 Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kuŝantan sur la
vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la
leono ne manĝis la kadavron kaj ne disŝiris la azenon. 29 Kaj la
profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la
azenon kaj veturigis ĝin returne. Kaj la maljuna profeto venis en
la urbon, por priplori kaj enterigi lin. 30 Kaj li metis lian
kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin: Ho ve, mia frato!
31 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene: Kiam
mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la
homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn. 32 Ĉar
plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo
pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de
altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario.

33 Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona
vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la
altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de
altaĵoj. 34 Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por
pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.

Sekva Ĉapitro →