↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 12

1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj,
por fari lin reĝo. 2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar
li estis ankoraŭ en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo
Salomono, kaj Jerobeam loĝis en Egiptujo, 3 sed oni sendis kaj
vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis,
kaj ekparolis al Reĥabeam, dirante: 4 Via patro tro pezigis nian
jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj
de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al
vi. 5 Kaj li diris al ili: Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi.
Kaj la popolo disiris. 6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la
maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo,
kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo? 7 Kaj
ili diris al li jene: Se hodiaŭ vi estos servanto al ĉi tiu
popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al
ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam. 8 Sed li
ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li,
kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj
staris antaŭ li. 9 Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni
respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza
la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10 Kaj la junuloj, kiuj
elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al ĉi
tiu popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza,
kaj vi faru ĝin malpli peza--tiele diru al ili: Mia malgranda
fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11 tial se mia
patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ plipezigos vian jugon;
mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria
tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria
tago. 13 Kaj la reĝo respondis al la popolo malafable, kaj ne
atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis; 14 kaj li
parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro
pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia
patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15
Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis destinite de la
Eternulo, por ke plenumiĝu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per
Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. 16 Kiam ĉiuj
Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo
respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni
ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj. Al viaj tendoj, ho
Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj
disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en
la urboj de Judujo, reĝis Reĥabeam. 18 Kaj la reĝo Reĥabeam
sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed ĉiuj Izraelidoj
ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide
sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael
defalis de la domo de David ĝis la nuna tago. 20 Kiam ĉiuj
Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin
al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon
de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

21 Kaj kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta
domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil
elektitajn militistojn, por militi kontraŭ la domo de Izrael, por
revenigi la regnon al Reĥabeam, filo de Salomono. 22 Sed aperis
vorto de Dio al Ŝemaja, homo de Dio, dirante: 23 Diru al
Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo
de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene: 24 Tiele
diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj, la
Izraelidoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu
afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de
irado, konforme al la vorto de la Eternulo.

25 Kaj Jerobeam prikonstruis Ŝeĥemon sur la monto de Efraim kaj
ekloĝis en ĝi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon. 26
Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la
domo de David; 27 se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la
domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo
returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili
mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo. 28 Kaj la
reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj
diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj
dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj
li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj
ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al
unu el ili ĝis Dan. 31 Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li
starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina
tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris
sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la
bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de
la altaĵoj, kiujn li aranĝis. 33 Kaj li suriris sur la altaron,
kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato,
kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj
suriris sur la altaron, por incensi.

Sekva Ĉapitro →