↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 11

1 La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon
de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn,
Ĥetidinojn, 2 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la
Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos
vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo. 3 Kaj li
havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj
liaj edzinoj forklinis lian koron. 4 En la tempo de maljuneco de
Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia
koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel
la koro de lia patro David. 5 Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon
de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj. 6
Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj
ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David. 7 Tiam
Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj,
sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ,
abomenindaĵo de la Amonidoj. 8 Kaj tiel li faris por ĉiuj siaj
aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj
dioj.

9 Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis
sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du
fojojn, 10 kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu
aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.
11 Kaj la Eternulo diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio fariĝis
ĉe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn leĝojn,
kiujn Mi donis al vi, Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin
al via servanto. 12 Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via
patro David; el la manoj de via filo Mi ĝin forŝiros. 13 Sed ne
la tutan regnon Mi forŝiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro
Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

14 Kaj la Eternulo aperigis kontraŭulon kontraŭ Salomono,
Hadadon, la Edomidon, el la reĝa semo de Edom. 15 Kiam David
estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la
mortigitojn, li mortigis ĉiujn virseksulojn en Edomujo 16 (ĉar
ses monatojn tie restis Joab kaj ĉiuj Izraelidoj, ĝis ili
ekstermis ĉiujn virseksulojn en Edomujo); 17 tiam forkuris Hadad
kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri
Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo. 18 Ili elmoviĝis el
Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj
venis Egiptujon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ĉi tiu donis al
li domon kaj nutraĵon, kaj ankaŭ landon li donis al li. 19 Hadad
tre ekplaĉis al Faraono, kaj ĉi tiu donis al li kiel edzinon
fratinon de sia edzino, fratinon de la reĝino Taĥpenes. 20 Kaj la
fratino de Taĥpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Taĥpenes
edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat loĝis en la domo de
Faraono inter la filoj de Faraono. 21 Kiam Hadad aŭdis en
Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro
Joab mortis, Hadad diris al Faraono: Forliberigu min, ke mi iru
en mian landon. 22 Faraono diris al li: Ĉu io mankas al vi ĉe mi,
ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis: Ne, tamen
forliberigu min.

23 Dio starigis kontraŭ li ankoraŭ kontraŭulon, Rezonon, filon de
Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, reĝo de Coba. 24
Kaj li kolektis kontraŭ li virojn kaj fariĝis estro de bando,
kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj ekloĝis tie
kaj ekregis en Damasko. 25 Kaj li estis kontraŭulo de la
Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu
venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraŭ la Izraelidoj, kaj
li fariĝis reĝo de Sirio.

26 Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino
havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono,
levis la manon kontraŭ la reĝon. 27 Kaj jen estas la kaŭzo, pro
kiu li levis la manon kontraŭ la reĝon: Salomono konstruis Milon;
li riparis la breĉojn de la urbo de sia patro David. 28 Jerobeam
estis viro forta kaj kuraĝa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo
estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la
tributlaboroj de la domo de Jozef. 29 En tiu tempo okazis, ke
Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la
profeto Aĥija, la Ŝiloano; li portis sur si novan veston; ili
ambaŭ estis solaj sur la kampo. 30 Kaj Aĥija prenis la novan
veston, kiu estis sur li, kaj disŝiris ĝin en dek du pecojn. 31
Kaj li diris al Jerobeam: Prenu al vi dek pecojn; ĉar tiele diras
la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi forŝiras la regnon el la manoj
de Salomono kaj donas al vi dek tribojn 32 (sed unu tribo restos
ĉe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi
elektis el ĉiuj triboj de Izrael); 33 pro tio, ke ili forlasis
Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ,
dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ
Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn
kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David. 34 Mi ne prenos la
tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto
dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj
kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn. 35 Sed Mi prenos la
regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el ĝi al vi dek
tribojn; 36 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu
lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en
la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon. 37 Vin
Mi prenos, kaj vi regos super ĉio, kion via animo deziros, kaj vi
estos reĝo super Izrael. 38 Kaj se vi obeos ĉion, kion Mi ordonos
al vi, kaj iros laŭ Miaj vojoj, kaj faros tion, kio plaĉas al Mi,
observante Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia
servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon
fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi
Izraelon. 39 Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne
por ĉiam. 40 Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam
leviĝis kaj forkuris en Egiptujon, al Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo,
kaj li restis en Egiptujo ĝis la morto de Salomono.

41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris,
kaj lia saĝeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de
Salomono. 42 La tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super
la tuta Izrael, estis kvardek jaroj. 43 Kaj Salomono ekdormis kun
siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David.
Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

Sekva Ĉapitro →