↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 10

1 Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono kaj pri la
domo de la Eternulo, ŝi venis, por elprovi lin per enigmoj. 2 Kaj
ŝi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj,
portantaj aromaĵojn, tre multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn.
Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi
havis en sia koro. 3 Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn
demandojn; kaj estis nenio, kion la reĝo ne scius kaj kion li ne
solvus al ŝi. 4 Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la tutan saĝecon de
Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis, 5 kaj la manĝaĵon ĉe
lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj
servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinverŝistojn, kaj liajn
bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj ŝi
estis tute ravita. 6 Kaj ŝi diris al la reĝo: Vera estas tio,
kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco; 7
mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj
ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi eĉ duonon; vi
havas pli da saĝo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi aŭdis. 8
Feliĉaj estas viaj homoj, feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam
staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon. 9 Benata estu la
Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon
de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin reĝo, por ke
vi zorgu pri juĝo kaj justeco. 10 Kaj ŝi donacis al la reĝo cent
dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn
ŝtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromaĵoj, kiom la reĝino
de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono. 11 Kaj la ŝiparo de Ĥiram,
kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala
ligno kaj multekostajn ŝtonojn. 12 Kaj el la santala ligno la
reĝo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa
domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis
tiom da santala ligno, nek estis vidata, ĝis la nuna tago. 13 Kaj
la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris
kaj kion ŝi petis, krom tio, kion li donis al ŝi el la mano de la
reĝo Salomono mem. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj
ŝiaj servantoj.

14 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu
jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro; 15 krom tio, kio
venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de
ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj de la regionestroj. 16 Kaj la reĝo
Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent
sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo) 17 kaj tricent
malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tri min'oj da oro estis
uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj); kaj la reĝo metis ilin en la
arbardomon de Lebanon. 18 Kaj la reĝo faris grandan tronon el
eburo kaj tegis ĝin per pura oro. 19 Ses ŝtupojn havis la trono,
rondan supron havis la trono malantaŭe, kaj brakapogojn
ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la
brakapogoj. 20 Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses
ŝtupoj ambaŭflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno. 21 Kaj
ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj
de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el
arĝento; en la tempo de Salomono ĝi estis rigardata kiel
senvalora. 22 Ĉar Tarŝiŝan ŝiparon la reĝo havis sur la maro kun
la ŝiparo de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarŝiŝa
ŝiparo, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
23 Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per
riĉeco kaj per saĝeco. 24 Kaj ĉiuj sur la tero penis vidi
Salomonon, por aŭdi lian saĝon, kiun Dio enmetis en lian koron.
25 Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon: vazojn arĝentajn, vazojn
orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn,
ĉiujare. 26 Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn;
kaj li havis mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj
li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem.
27 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento estis en Jerusalem
kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel
sikomoroj sur malaltaj lokoj. 28 La ĉevalojn al Salomono oni
venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo
aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo. 29 Ĉiu ĉaro estis
liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiu
ĉevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj
manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.

Sekva Ĉapitro →