↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 9

1 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo
kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li
deziris fari, 2 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel
Li aperis al li en Gibeon. 3 Kaj la Eternulo diris al li: Mi
aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi
sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien
Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie
ĉiam. 4 Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via
patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi
ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn: 5 tiam
Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne,
kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi
viro sur la trono de Izrael. 6 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos
vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn
Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj
adorkliniĝos al ili: 7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando,
kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia
nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos
proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj. 8 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu
estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni
diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi
tiu domo? 9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la
Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando
Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj
servis al ili--pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan
malbonon.

10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du
domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon 11 (por kiuj
Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj
cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono
tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea. 12 Kaj
Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li
Salomono; kaj ili ne plaĉis al li. 13 Kaj li diris: Kio estas
tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili
la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago. 14 Kaj Ĥiram sendis al la
reĝo cent dudek kikarojn da oro.

15 Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo
Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj
Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj
Gezeron. 16 (Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis
Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la
Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon
al sia filino, edzino de Salomono.) 17 Kaj Salomono konstruis
Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon, 18 kaj Baalaton, kaj
Tadmoron en la dezerto, en la lando, 19 kaj ĉiujn urbojn de
provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la
urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui
en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj,
Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de
Izrael: 21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj
kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-
laboristoj ĝis la nuna tago. 22 Sed el la Izraelidoj Salomono ne
faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj
eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj
rajdistoj. 23 La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de
Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris
la laborojn. 24 La filino de Faraono transiris el la urbo de
David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis
Milon. 25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn
kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo,
kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la
domon.

26 Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu
troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de
Edom. 27 Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn
ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono. 28
Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn
da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.

Sekva Ĉapitro →