↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 8

1 Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn
ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la
Izraelidoj, al la reĝo Salomono en Jerusalemon, por transporti la
keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas
el Cion. 2 Kaj kolektiĝis al la reĝo Salomono ĉiuj Izraelidoj al
la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato. 3 Kaj
venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la
keston. 4 Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la
tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en
la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj. 5 Kaj la
reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al
li, estis kun li antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn,
kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco. 6
Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur
ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub
la flugilojn de la keruboj. 7 Ĉar la keruboj havis siajn
flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj
estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre. 8 Kaj la
stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis
videblaj el la sankta loko en la antaŭa parto de la plejsanktejo,
sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna
tago. 9 En la kesto estis nenio krom la du ŝtonaj tabeloj, kiujn
metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun
la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta. 10 Kiam la
pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la
Eternulo. 11 Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la
nubo; ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la
Eternulo.

12 Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi
en mallumo; 13 tial mi konstruis domon por Via loĝado, lokon por
Via restado eterna. 14 Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis
la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael
staris. 15 Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael,
kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per
Sia mano, dirante: 16 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian
popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj
triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed
Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael. 17 Mia
patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la
Eternulo, Dio de Izrael. 18 Sed la Eternulo diris al mia patro
David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone,
havante tian intencon; 19 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur
via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia
nomo. 20 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi
leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de
Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la
nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 21 Kaj mi aranĝis tie lokon
por la kesto, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun
Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando
Egipta.

22 Kaj Salomono stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ
la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la
ĉielo, 23 kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas
dio simila al Vi en la ĉielo supre nek sur la tero malsupre; Vi
konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj,
kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro; 24 Vi plenumis al Via
servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per
Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. 25
Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David,
mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ
Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur
observados sian vojon, por iradi antaŭ Mi, kiel vi iradis antaŭ
Mi. 26 Nun, ho Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al
Via servanto David, mia patro. 27 Ĉu efektive Dio loĝus sur la
tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi;
des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis! 28 Sed
turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho
Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu
Via servanto preĝas antaŭ Vi hodiaŭ; 29 por ke Viaj okuloj estu
nefermitaj super ĉi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri
kiu Vi diris: Mia nomo tie estos; por aŭskulti la preĝon, kiun
Via servanto faros sur ĉi tiu loko. 30 Kaj aŭskultu la petegon de
Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili preĝos sur ĉi tiu
loko; aŭskultu sur la loko de Via loĝado en la ĉielo; kaj kiam Vi
aŭskultos, Vi pardonu. 31 Kiam iu pekos kontraŭ sia proksimulo,
kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos
farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo: 32 tiam aŭskultu en la
ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, kondamnante la
manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante
la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco. 33
Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke ĝi
pekis antaŭ Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon
kaj preĝos kaj petegos al Vi en ĉi tiu domo: 34 tiam aŭskultu en
la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu
ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj. 35 Se la ĉielo
ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi,
sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj
returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin: 36 tiam
aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj
de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili
devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via
popolo kiel heredaĵon. 
37 Se estos malsato en la lando, aŭ se
estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se
premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia
plago aŭ malsano; 38 ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiu venos de iu
homo aŭ de Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos
malfeliĉon en sia koro kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo:
39 Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj
pardonu, kaj faru kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto,
kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de ĉiuj
homidoj); 40 por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili
vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj. 41 Ankaŭ
koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed
venos el malproksima lando pro Via nomo 42 (ĉar ili aŭdos pri Via
granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako),
kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo: 43 Vi aŭskultu en la
ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al
Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon,
por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu,
ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis. 44
Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ sian malamikon laŭ la vojo,
laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al la Eternulo, turninte
sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi
konstruis al Via nomo: 45 tiam aŭskultu en la ĉielo ilian preĝon
kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon. 46 Se ili pekos
antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros
kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj
forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aŭ proksiman;
47 sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj,
konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj,
dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 48 kaj ili returnos
sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de
siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili preĝos al Vi, turninte
sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun
Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 49
tiam aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, ilian preĝon
kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon; 50 kaj pardonu al
Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi, kaj ĉiujn iliajn
krimojn, kiujn ili faris kontraŭ Vi, kaj veku por ili kompaton en
iliaj kaptintoj, por ke ĉi tiuj estu favorkoraj al ili. 51 Ĉar
ili estas Via popolo kaj Via heredaĵo, kiun Vi elkondukis el
Egiptujo, el la fera forno. 52 Viaj okuloj estu malfermitaj al la
petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por
ke Vi aŭdu ilin pri ĉio, pri kio ili vokas al Vi. 53 Ĉar Vi
distingis ilin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero,
kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn
patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.

54 Kiam Salomono finis preĝi antaŭ la Eternulo tiun tutan preĝon
kaj petegon, li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro de la
Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la ĉielo. 55 Kaj li
stariĝis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per laŭta voĉo,
dirante: 56 Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia
popolo Izrael konforme al ĉio, kion Li diris: ne forfalis eĉ unu
vorto el ĉiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto
Moseo. 57 La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun
niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forĵetu nin; 58 Li klinu
nian koron al Si, por ke ni iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj por ke
ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn regulojn,
kiujn Li donis al niaj patroj. 59 Kaj ĉi tiuj miaj vortoj, kiujn
mi preĝis antaŭ la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia
Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justaĵon al Sia servanto kaj
justaĵon al Sia popolo Izrael en ĉiuj tagoj; 60 por ke ĉiuj
popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne
ekzistas alia. 61 Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia
Dio, por iri laŭ Liaj leĝoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel
hodiaŭ. 62 Kaj la reĝo kaj kun li ĉiuj Izraelidoj buĉis oferojn
antaŭ la Eternulo. 63 Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li
alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil
ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj ĉiuj Izraelidoj inaŭguris la domon
de la Eternulo. 64 En tiu tago la reĝo sanktigis la mezon de la
korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie
la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de
la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiu estis antaŭ la Eternulo,
estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la
farunofero kaj la sebo de la pacoferoj. 65 Kaj Salomono faris
tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu
kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo, antaŭ la Eternulo,
nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraŭ sep tagoj, kune dek kvar
tagoj. 66 En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis
la reĝon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj ĝojantaj pro la tuta
bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia
popolo Izrael.

Sekva Ĉapitro →