↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 7

1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li
finis sian tutan domon. 2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro
Lebanona; ĝi havis la longon de cent ulnoj, la larĝon de kvindek
ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj
kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj. 3 Kaj li kovris
per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin
kolonoj, po dek kvin en unu vico. 4 Kaj da fenestraj kadroj estis
tri vicoj, kaj fenestroj kontraŭ fenestroj trifoje. 5 Kaj ĉiuj
pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis
kontraŭ fenestroj trifoje. 6 Kaj ĉambregon el kolonoj li faris,
havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek
ulnoj; kaj ankoraŭ ĉambron antaŭ ili kaj kolonojn kaj sojlon
antaŭ ili. 7 Kaj tronan salonon, por tie juĝi, juĝan salonon li
faris, kaj ĉiujn plankojn li kovris per cedro. 8 Lia domo, en kiu
li loĝis, en la malantaŭa korto post la salono, estis aranĝita
tiel same. Kaj li faris ankaŭ domon, similan al tiu salono, por
la filino de Faraono, kiun Salomono prenis. 9 Ĉio ĉi tio estis
farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj
per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la
tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto. 10 En la fundamento
estis ŝtonoj multekostaj, ŝtonoj grandaj, ŝtonoj de dek ulnoj kaj
ŝtonoj de ok ulnoj. 11 Kaj supre estis multekostaj ŝtonoj,
ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, kaj cedro. 12 Kaj la granda ĉirkaŭa
korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da
cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la
Eternulo kaj la salono ĉe la domo.

13 La reĝo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro Ĥuramon. 14 Li
estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro
estis Tirano, kupristo. Li estis plena de saĝeco, kompetenteco,
kaj sciado, por fari ĉian laboron el kupro. Kaj li venis al la
reĝo Salomono kaj plenumis ĉiujn liajn laborojn. 15 Li faris du
kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok
ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la
dua kolono. 16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris,
por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto
de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo. 17
Retoj plektitaj kaj ŝnuretoj ĉenoformaj estis ĉe la kapiteloj,
kiuj estis supre de la kolonoj; sep ĉe unu kapitelo kaj sep ĉe la
dua. 18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj
estis ĉirkaŭ unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris
ankaŭ por la dua kapitelo. 19 La kapiteloj sur la kolonoj estis
faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn. 20
Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksaĵo, kiu estis
apud la reto; kaj sur la dua kapitelo ĉirkaŭe en vicoj ducent
granatoj. 21 Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la salono de la
templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al ĝi la
nomon Jaĥin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al
ĝi la nomon Boaz. 22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptaĵo
en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj. 23
Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis
rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de
tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe. 24 Kaj tuberoj sub
ĝia rando troviĝis ĉirkaŭe de ĝi; sur la spaco de dek ulnoj ili
ĉirkaŭis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun
ĝi. 25 Ĝi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizaĝo norden, tri
kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la
vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj ĉiuj iliaj
malantaŭaj partoj estis turnitaj internen. 26 Ĝi havis la dikon
de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de
kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis du mil
bat'ojn. 27 Kaj li faris dek kuprajn bazaĵojn; ĉiu bazaĵo havis
la longon de kvar ulnoj, la larĝon de kvar ulnoj, kaj la alton de
tri ulnoj. 28 Kaj jen estas la aranĝo de la bazaĵoj: ili havis
muretojn, muretojn inter la listeloj. 29 Kaj sur la muretoj, kiuj
estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj
sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj
estis malsuprenpendantaj festonoj. 
30 Kaj ĉiu bazaĵo havis kvar
kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj ĝiaj kvar anguloj havis
ŝultretojn, fanditajn ŝultretojn sub la kaldrono, kaj sur ĉiu
flanko estis festonoj. 31 Ĝia aperturo de la interna kapitelo ĝis
la supro havis unu ulnon; ĝia aperturo estis ronda, en formo de
bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj ĉe la aperturo estis
skulptaĵoj; sed ĝiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj. 32 Kaj
la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj
estis en la bazaĵo; la alto de ĉiu rado estis unu ulno kaj duono.
33 La aranĝo de la radoj estis kiel la aranĝo de radoj de
veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj,
ĉio estis fandita. 34 Kaj la kvar ŝultretoj ĉe la kvar anguloj de
ĉiu bazaĵo elstaris el la bazaĵo mem. 35 Supre de la bazaĵo estis
rondaĵo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la
bazaĵo ĝiaj teniloj kaj muretoj elstaris el ĝi mem. 36 Kaj sur la
tabuletoj de ĝiaj teniloj kaj sur ĝiaj muretoj li skulptis
kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur ĉiu libera loko, kaj
festonojn ĉirkaŭe. 37 Tiel li faris la dek bazaĵojn; ĉiuj havis
egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon. 38 Kaj li faris dek
kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek
bat'oj; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo; ĉiu lavujo staris sur unu
bazaĵo el la dek bazaĵoj. 39 Kaj li starigis la bazaĵojn, kvin ĉe
la dekstra flanko de la domo, kaj kvin ĉe la maldekstra flanko;
kaj la maron li starigis ĉe la dekstra flanko de la domo,
sudoriente. 40 Kaj Ĥuram faris la lavujojn kaj la ŝovelilojn kaj
la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la tutan laboron, kiun li
faris por la reĝo Salomono en la domo de la Eternulo: 41 la du
kolonojn kaj la du globaĵojn de la kapiteloj sur la supro de la
kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globaĵojn de la
kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj; 42 kaj la
kvarcent granatojn ĉe la du retoj, po du vicoj da granatoj por
ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis
sur la kolonoj; 43 kaj la dek bazaĵojn kaj la dek lavujojn sur la
bazaĵoj; 44 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro; 45
kaj la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn.
Kaj ĉiuj vazoj de la templo, kiujn Ĥuram faris al la reĝo
Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro. 46
En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero,
inter Sukot kaj Cartan. 47 Kaj Salomono metis ĉiujn vazojn sur
ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis
kalkulita. 48 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la
domo de la Eternulo: la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu
estas la pano de propono; 49 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre
kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la
florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro; 50 kaj la tasojn,
tranĉilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura
oro; kaj la maŝojn ĉe la pordo de la interna domo, de la
plejsanktejo, ĉe la pordo de la templa domo, el oro. 51
Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la reĝo Salomono
faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la
konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj la
vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.


Sekva Ĉapitro →