↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 20

1 Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de
Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne
havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj:
iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon. 2 Kaj ĉiuj Izraelidoj
foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj
restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.

3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la
dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj
metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne
envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia
morto, vivante kiel vidvinoj.

4 Kaj la reĝo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la tria
tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien. 5 Amasa iris, por kunvoki la
Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.
6 Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al
ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via
sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn
urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj. 7 Kaj eliris post li
la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj
fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon
de Biĥri. 8 Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en
Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan
veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo
ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri. 9 Kaj Joab diris
al Amasa: Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab
prenis la barbon de Amasa, por kisi lin. 10 Amasa ne atentis la
glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per
ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron,
kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj
postkuris Ŝeban, filon de Biĥri. 11 Ĉe la mortigito staris viro
el la servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas
por David, tiu sekvu Joabon. 12 Amasa kuŝis rulita en sango meze
de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis
Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li
vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis. 13 Kiam li estis forigita
for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de
Biĥri. 14 Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj
Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin.
15 Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis
ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta
popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.
16 Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo: Aŭskultu, aŭskultu;
diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi
parolu kun li. 17 Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris:
Ĉu vi estas Joab? Li respondis: Mi. Kaj ŝi diris al li: Aŭskultu
la vortojn de via sklavino. Li respondis: Mi aŭskultas. 18 Tiam
ŝi diris: En antaŭaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn,
kaj konforme al tio decidu. 19 Mi estas unu el la pacemaj kaj
fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en
Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo? 20
Tiam Joab respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi
kaj ruinigi; 21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto
de Efraim--Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo--levis sian manon
kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la
urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al
vi trans la muron. 22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun
sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri,
kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris
de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la
reĝo.

23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja,
filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj; 24 kaj
Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis
kronikisto; 25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar
estis pastroj; 26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.

Sekva Ĉapitro →