↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 21

1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post
jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo
respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio,
ke li mortigis la Gibeonanojn. 2 Tiam la reĝo alvokis la
Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el
la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la
Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia
fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.) 3 Kaj David diris al la
Gibeonanoj: Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por
ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo? 4 La Gibeonanoj diris al
li: Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj
ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris:
Kion vi diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam ili diris al la reĝo:
Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por
nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael, 6
oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin
antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo.
Kaj la reĝo diris: Mi donos. 7 Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton,
filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo,
kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul. 8
Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de
Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn
de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de
Barzilaj, la Meĥolatano. 9 Kaj li transdonis ilin en la manojn de
la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la
Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la
unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
10 Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis ĝin super
si ĉe la roko, de la komenco de la rikolto ĝis ekpluvis sur ilin
el la ĉielo; kaj ŝi ne permesis, ke la birdoj de la ĉielo ripozu
sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte. 11 Oni raportis al
David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul. 12
Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de
lia filo Jonatan de la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kiuj
forŝtelis ilin el la strato de Bet-Ŝan, kie pendigis ilin la
Filiŝtoj en la tago, kiam la Filiŝtoj venkobatis Saulon sur
Gilboa. 13 Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la
ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de
la pendigitoj. 14 Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia
filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia
patro Kiŝ; kaj oni faris ĉion, kion ordonis la reĝo. Post tio Dio
repaciĝis kun la tero.

15 Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj
iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la
Filiŝtoj. Kaj David laciĝis. 16 Jiŝbi-benob, el la infanoj de
giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da
kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi
Davidon. 17 Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li
frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris
al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne
estingiĝu la lucerno de Izrael.

18 Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam
Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la
giganto. 19 Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob;
kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis
Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel
rultrabo de teksisto. 20 Kaj denove estis milito en Gat; tie
estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la
piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la
giganto. 21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo
de Ŝimea, frato de David. 22 Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en
Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj
servantoj.

Sekva Ĉapitro →