↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 19

1 Oni sciigis al Joab: Jen la reĝo ploras kaj malĝojas pri
Abŝalom. 2 Kaj la triumfo en tiu tago fariĝis funebro por la tuta
popolo; ĉar la popolo aŭdis en tiu tago, ke la reĝo malĝojas pri
sia filo. 3 Kaj la popolo kvazaŭ ŝtelmaniere iris en tiu tago en
la urbon, kiel ŝtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili
forkuris el batalo. 4 Kaj la reĝo kovris sian vizaĝon, kaj la
reĝo kriadis laŭte: Mia filo Abŝalom, Abŝalom, mia filo, mia
filo! 5 Tiam Joab venis al la reĝo en la domon, kaj diris: Vi
malhonoris hodiaŭ la vizaĝon de ĉiuj viaj servantoj, kiuj savis
hodiaŭ vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj
filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj
kromvirinoj; 6 ĉar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn
amantojn; ĉar vi montris hodiaŭ, ke ne ekzistas por vi estroj nek
sklavoj. Mi komprenas hodiaŭ, ke se Abŝalom vivus kaj ni ĉiuj
hodiaŭ mortus, tio plaĉus al vi. 7 Leviĝu do, eliru kaj parolu
ion al la koro de viaj servantoj; ĉar mi ĵuras per la Eternulo,
se vi ne eliros, en ĉi tiu nokto ne restos eĉ unu homo ĉe vi; kaj
tio estos por vi pli malbona, ol ĉiuj malbonoj, kiuj trafis vin
de via juneco ĝis nun. 8 Tiam la reĝo leviĝis, kaj sidiĝis ĉe la
pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante: Jen la reĝo
sidas ĉe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaŭ la reĝon.

Sed la Izraelidoj forkuris ĉiu en sian tendon. 
9 Kaj la tuta
popolo disputadis inter si en ĉiuj triboj de Izrael, dirante: La
reĝo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la
manoj de la Filiŝtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro
Abŝalom! 10 Kaj Abŝalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en
la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la reĝon?

11 Dume la reĝo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por
diri: Parolu kun la plejaĝuloj de Jehuda, kaj diru: Kial vi volas
esti la lastaj koncerne la revenigon de la reĝo en lian domon,
kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la reĝo en lian
domon? 12 Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno;
kial do vi devas esti la lastaj ĉe la revenigo de la reĝo? 13 Kaj
al Amasa diru: Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli
punu min Dio, se vi ne estos ĉe mi por ĉiam militestro anstataŭ
Joab. 14 Kaj li inklinigis la koron de ĉiuj viroj de Jehuda kiel
unu viron; kaj ili sendis al la reĝo, kaj diris: Revenu vi kaj
ĉiuj viaj servantoj. 15 Kaj la reĝo revenis; li venis al Jordan;
kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la
reĝo, por akompani la reĝon trans Jordanon.

16 Tiam Ŝimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Baĥurim, rapide
iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la reĝo David. 17 Kun li
estis mil viroj el Benjamen, ankaŭ Ciba, servanto de la domo de
Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li;
kaj ili transiris Jordanon antaŭ la reĝon. 18 La pramo
transiradis, por transveturigi la familion de la reĝo, kaj fari
tion, kion li deziros; tiam Ŝimei, filo de Gera, falis antaŭ la
reĝo, kiam ĉi tiu transiris Jordanon. 19 Kaj li diris al la reĝo:
Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru
tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la
reĝo eliris el Jerusalem, kaj la reĝo ne metu tion en sian koron.
20 Ĉar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua
el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la
reĝo. 21 Tiam ekparolis Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj diris: Ĉu
efektive Ŝimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la
sanktoleiton de la Eternulo? 22 Sed David diris: Kiel tio
koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaŭ malhelpas
min? ĉu hodiaŭ oni povas iun mortigi en Izrael? ĉu mi ne scias,
ke mi nun estas reĝo super Izrael? 23 Kaj la reĝo diris al Ŝimei:
Vi ne mortos. Kaj la reĝo ĵuris al li.

24 Ankaŭ Mefiboŝet, ido de Saul, iris renkonte al la reĝo. Li ne
ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis
siajn vestojn, de post la tago, kiam la reĝo foriris, ĝis la
tago, kiam li bonfarte revenis. 25 Kiam li venis Jerusalemon
renkonte al la reĝo, la reĝo diris al li: Kial vi ne iris kun mi,
Mefiboŝet? 26 Ĉi tiu respondis: Mia sinjoro, ho reĝo! mia
servanto min trompis; ĉar via sklavo diris: Selu al mi azenon,
por ke mi rajdu sur ĝi kaj mi iru kun la reĝo; ĉar via sklavo
estas lama. 27 Sed li kalumniis kontraŭ via sklavo al mia sinjoro
la reĝo; tamen vi, mia sinjoro, ho reĝo, estas kiel anĝelo de
Dio; agu, kiel plaĉas al vi. 28 Ĉar la tuta domo de mia patro
meritis morton antaŭ mia sinjoro la reĝo; vi tamen metis vian
sklavon inter tiujn, kiuj manĝas ĉe via tablo. Kian justecon mi
do ankoraŭ bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la reĝo? 29
Kaj la reĝo diris al li: Kial vi parolas ankoraŭ pri viaj aferoj?
mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn. 30 Sed
Mefiboŝet diris al la reĝo: Li prenu eĉ ĉion, post kiam mia
sinjoro la reĝo venis bonfarte en sian domon.

31 Ankaŭ Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis
la reĝon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan. 32
Barzilaj estis tre maljuna; li havis la aĝon de okdek jaroj. Li
donadis manĝaĵon al la reĝo, kiam ĉi tiu estis en Maĥanaim, ĉar
li estis homo tre bonstata. 33 Kaj la reĝo diris al Barzilaj: Iru
kun mi, kaj mi zorgados pri vi ĉe mi en Jerusalem. 34 Sed
Barzilaj diris al la reĝo: Kiel longe mi havas ankoraŭ por vivi,
ke mi iru kun la reĝo Jerusalemon? 35 Mi havas nun la aĝon de
okdek jaroj; ĉu mi povas distingi inter bono kaj malbono? ĉu via
sklavo sentos la guston de tio, kion mi manĝos aŭ kion mi
trinkos? ĉu mi povas ankoraŭ kompreni la voĉon de kantistoj kaj
kantistinoj? por kio via sklavo estu ŝarĝo por mia sinjoro la
reĝo? 36 Iomete iros via sklavo kun la reĝo trans Jordanon; por
kio la reĝo volas rekompenci min per tia rekompenco? 37 Permesu
al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, ĉe la
tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru
kun mia sinjoro la reĝo; kaj faru por li tion, kio plaĉos al vi.
38 Kaj la reĝo diris: Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li
tion, kio estos agrabla al vi; kaj ĉion, kion vi deziros de mi,
mi faros por vi. 39 La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaŭ
la reĝo transiris. Kaj la reĝo kisis Barzilajon kaj benis lin,
kaj ĉi tiu reiris al sia loko.

40 La reĝo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la
tuta popolo Juda akompanis la reĝon, kaj ankaŭ duono de la popolo
Izraela. 41 Sed jen ĉiuj Izraelidoj venis al la reĝo, kaj diris
al la reĝo: Kial ŝtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj
transkondukis trans Jordanon la reĝon kaj lian familion kaj ĉiujn
liajn virojn kun li? 42 Tiam ĉiuj Judoj respondis al la
Izraelidoj: Ĉar la reĝo estas nia parenco; kaj kial tio ĉagrenas
vin? ĉu ni ion manĝis de la reĝo, aŭ ĉu li donis al ni donacojn?
43 Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris: Dek partojn
ni havas en la reĝo; kaj eĉ en David ni havas pli grandan parton
ol vi; kial do vi malŝatis nin? ĉu ne ni la unuaj ekparolis pri
revenigo de nia reĝo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli
obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

Sekva Ĉapitro →