↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 18

1 David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis
super ĝi milestrojn kaj centestrojn. 2 Kaj David metis trionon de
la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de
Abiŝaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la
disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la reĝo diris al la popolo: Mi
ankaŭ iros kun vi. 3 Sed la popolo diris: Ne iru; ĉar se ni eĉ
forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili
ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas
pli bone, ke vi helpu nin el la urbo. 4 Tiam la reĝo diris al
ili: Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la reĝo stariĝis apud la
pordego, kaj la tuta popolo eliris laŭ centoj kaj miloj. 5 Kaj la
reĝo ordonis al Joab kaj al Abiŝaj kaj al Itaj: Estu singardaj
kun la junulo Abŝalom. Kaj la tuta popolo aŭdis, kiel la reĝo
ordonis al ĉiuj estroj koncerne Abŝalomon. 6 Kaj la popolo eliris
sur la kampon kontraŭ Izraelon, kaj fariĝis batalo en la arbaro
de Efraim. 7 Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la
servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago:
falis dudek mil. 8 La batalo disvastiĝis tie sur la tutan
regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la
glavo en tiu tago. 9 Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de
David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub
interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo
alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la
tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris. 10 Tion ekvidis
unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris: Jen mi vidis Abŝalomon,
kiu pendas de kverko. 11 Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis
al li: Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi
donus al vi dek arĝentajn monerojn kaj unu zonon. 12 Sed la homo
diris al Joab: Se vi donus en miajn manojn eĉ mil arĝentajn
monerojn, mi ne etendus mian manon kontraŭ la filo de la reĝo;
ĉar antaŭ niaj oreloj la reĝo ordonis al vi kaj al Abiŝaj kaj al
Itaj, dirante: Gardu al mi la junulon Abŝalom. 13 Kaj se mi farus
falsaĵon kontraŭ mia animo, nenio kaŝiĝus antaŭ la reĝo, kaj vi
starus flanke. 14 Joab diris: Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li
prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de
Abŝalom, kiam ĉi tiu ankoraŭ estis vivanta inter la branĉoj de la
kverko. 15 Poste dek junuloj armilportistoj de Joab ĉirkaŭis
Abŝalomon, batis, kaj mortigis lin. 16 Tiam Joab ekblovis per
trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab
haltigis la popolon. 17 Kaj oni prenis Abŝalomon kaj ĵetis lin en
la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan
amason da ŝtonoj; kaj ĉiuj Izraelidoj forkuris ĉiu al sia tendo.
18 Sed Abŝalom ankoraŭ dum sia vivo starigis al si monumenton,
kiu troviĝas en la Valo de la Reĝo; ĉar li diris: Mi ne havas
filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per
sia nomo. Kaj oni nomas ĝin ĝis nun monumento de Abŝalom.

19 Aĥimaac, filo de Cadok, diris: Mi kuros, kaj sciigos al la
reĝo, ke la Eternulo faris al li juston kontraŭ liaj malamikoj.
20 Sed Joab diris al li: Ne bona sciiganto vi estos hodiaŭ; vi
sciigos en alia tago, kaj hodiaŭ ne sciigu, ĉar mortis la filo de
la reĝo. 21 Kaj Joab diris al Etiopo: Iru, diru al la reĝo, kion
vi vidis. La Etiopo adorkliniĝis antaŭ Joab kaj ekkuris. 22 Tamen
Aĥimaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab: Kio ajn
estos, permesu ankaŭ al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris:
Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla. 23
Kaj li diris: Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li: Kuru.
Kaj Aĥimaac ekkuris laŭ la vojo de la ebenaĵo, kaj kurantaŭiĝis
antaŭ la Etiopon.

24 David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis
sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn
okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras. 25 Kaj la
gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la reĝo. Kaj la reĝo
diris: Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia buŝo. Kaj
dum tiu ĉiam pli alproksimiĝadis, 26 la gardostaranto ekvidis, ke
ankoraŭ alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la
pordegisto, kaj diris: Jen ankoraŭ iu viro sola kuras. Kaj la
reĝo diris: Ankaŭ ĉi tiu havas bonan sciigon. 27 La gardostaranto
diris: Mi vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de
Aĥimaac, filo de Cadok. Kaj la reĝo diris: Li estas bona homo,
kun bona sciigo li venas. 28 Kaj Aĥimaac ekkriis, kaj diris: Paco
al la reĝo! Kaj li adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere, kaj
diris: Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la
homojn, kiuj levis sian manon kontraŭ mian sinjoron la reĝon. 29
Kaj la reĝo diris: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? Aĥimaac
respondis: Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la
servanton de la reĝo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio
estis. 30 Tiam la reĝo diris: Deturniĝu, kaj stariĝu tie. Kaj li
deturniĝis, kaj stariĝis. 31 Kaj jen venis la Etiopo, kaj la
Etiopo diris: Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la reĝo;
la Eternulo hodiaŭ faris al vi juston kontraŭ ĉiuj, kiuj leviĝis
kontraŭ vin. 32 Kaj la reĝo diris al la Etiopo: Ĉu bone fartas la
junulo Abŝalom? La Etiopo respondis: Kio fariĝis al la junulo,
tio fariĝu al la malamikoj de mia sinjoro la reĝo, kaj al ĉiuj,
kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin. 33 Tiam la reĝo
malĝojiĝis, kaj li foriris en la superpordegan ĉambreton, kaj
ekploris. Kaj, irante, li parolis: Mia filo Abŝalom, mia filo,
mia filo Abŝalom! ho, se mi mortus anstataŭ vi, Abŝalom, mia
filo, mia filo!

Sekva Ĉapitro →