↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 17

1 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Permesu al mi elekti dek du mil
virojn, kaj mi leviĝos kaj postkuros Davidon en la nokto. 2 Mi
atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi
teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li;
tiam mi mortigos la reĝon solan. 3 Kaj mi revenigos la tutan
popolon al vi; kiam revenos ĉiuj, krom tiu, kiun vi serĉas, tiam
al la tuta popolo fariĝos paco. 4 Kaj la afero plaĉis al Abŝalom
kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.

5 Tamen Abŝalom diris: Alvoku ankoraŭ Ĥuŝajon, la Arkanon, por ke
ni aŭdu ankaŭ tion, kion li diros. 6 Kiam Ĥuŝaj venis al Abŝalom,
Abŝalom diris al li: Jen kion diris Aĥitofel; ĉu ni faru tion,
kion li diris? se ne, tiam diru vi. 7 Tiam Ĥuŝaj diris al
Abŝalom: Ne bona estas la konsilo, kiun donis Aĥitofel ĉi tiun
fojon. 8 Kaj Ĥuŝaj diris plue: Vi konas vian patron kaj liajn
virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel
urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro
estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo. 9
Jen nun li kaŝiĝas en ia kaverno aŭ en ia alia loko. Se en la
komenco iu el la niaj falos, kaj disvastiĝos la famo, ke havis
malvenkon la popolo, kiu sekvas Abŝalomon, 10 tiam eĉ la plej
kuraĝa, kiu havas koron, similan al la koro de leono,
senkuraĝiĝos; ĉar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via
patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li. 11 Tial mi konsilas:
kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, tian
multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de
ili. 12 Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li troviĝos, kaj ni
surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun
ĉiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos eĉ unu. 13 Kaj se li
enfermiĝos en urbo, tiam la tuta Izrael ĉirkaŭigos tiun urbon per
ŝnuroj, kaj trenos ĝin en la riveron, ĝis ne restos tie eĉ
ŝtoneto. 14 Tiam diris Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj: La konsilo de
Ĥuŝaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Aĥitofel. Sed
la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Aĥitofel, por ke
la Eternulo venigu malfeliĉon sur Abŝalomon.

15 Kaj Ĥuŝaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar: Tiel kaj tiel
konsilis Aĥitofel al Abŝalom kaj al la plejaĝuloj de Izrael, kaj
tiel kaj tiel konsilis mi; 16 nun sendu rapide, kaj dirigu al
David jenon: Ne pasigu ĉi tiun nokton sur la ebenaĵo de la
dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la reĝo, kaj la tuta
popolo, kiu estas kun li. 17 Jonatan kaj Aĥimaac staris apud En-
Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj
sciigu al la reĝo David, ĉar ili ne devis sin montri kaj veni en
la urbon. 18 Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Abŝalom;
dume ili ambaŭ rapide iris, kaj venis en Baĥurimon en la domon de
unu homo, sur kies korto troviĝis puto, kaj ili malsupreniris
tien. 19 Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la
aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion
rimarku. 20 Kiam la servantoj de Abŝalom venis al la virino en la
domon, kaj demandis, kie estas Aĥimaac kaj Jonatan, la virino
respondis al ili: Ili iris trans la akvujon. Kaj ili serĉis kaj
ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon. 21 Kiam ili foriris, tiuj
eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la reĝo David, kaj
diris al David: Leviĝu, kaj transiru rapide la akvon, ĉar tiel
kaj tiel konsilis kontraŭ vi Aĥitofel. 22 Tiam leviĝis David, kaj
la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon
antaŭ la mateniĝo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta
Jordanon. 23 Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian
konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian
urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis;
kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

24 Dume David venis en Maĥanaimon, kaj Abŝalom transiris
Jordanon, li kaj ĉiuj viroj de Izrael kun li. 25 Kaj Amasan
Abŝalom starigis super la militistaro anstataŭ Joab; Amasa estis
filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis
al Abigail, filino de Naĥaŝ, fratino de Ceruja, patrino de Joab.
26 Kaj Izrael kaj Abŝalom stariĝis tendare en la lando Gilead.

27 Kiam David venis en Maĥanaimon, tiam Ŝobi, filo de Naĥaŝ, el
Raba de la Amonidoj, kaj Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj
Barzilaj, la Gileadano, el Roglim, 28 alportis litojn kaj
tapiŝojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj
farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaŭ
rostitajn, 29 kaj mielon kaj buteron kaj ŝafojn kaj fromaĝojn;
ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por
manĝi; ĉar ili diris: La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa
en la dezerto.

Sekva Ĉapitro →