↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 16

1 Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li
renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj
azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj
kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino. 2 Kaj la reĝo
diris al Ciba: Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis: La
azenoj estas por la domo de la reĝo, por rajdi sur ili, kaj la
pano kaj la fruktoj por la servantoj por manĝi, kaj la vino por
trinki por la laciĝintoj en la dezerto. 3 Kaj la reĝo diris: Kie
estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la reĝo: Li sidas
en Jerusalem, ĉar li diras: Nun la domo de Izrael redonos al mi
la regnon de mia patro. 4 Tiam la reĝo diris al Ciba: Nun al vi
apartenu ĉio, kion havas Mefiboŝet. Kaj Ciba diris: Mi
adorkliniĝas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo.

5 Kiam la reĝo David venis ĝis Baĥurim, jen el tie eliras viro el
la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Ŝimei, filo de
Gera; elirante, li senĉese insultadis. 6 Li ĵetis ŝtonojn sur
Davidon kaj sur ĉiujn servantojn de la reĝo David; la tuta popolo
kaj ĉiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li. 7 Kaj tiel
parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo! 8
la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul,
sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la
regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via
malboneco, ĉar vi estas sangavidulo. 9 Tiam Abiŝaj, filo de
Ceruja, diris al la reĝo: Kial insultu tiu senviva hundo mian
sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon. 10
Sed la reĝo diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de
Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li: Insultu Davidon.
Kiu povas diri: Kial vi tion faras? 11 Kaj David diris al Abiŝaj
kaj al ĉiuj siaj servantoj: Jen mia filo, kiu eliris el mia
interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la
Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion
ordonis al li. 12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la
Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado. 13
Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ
la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis
ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron. 14 La reĝo kaj la
tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.

15 Dume Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj
Aĥitofel kun li. 16 Kiam Ĥuŝaj, la Arkano, amiko de David, venis
al Abŝalom, li diris al Abŝalom: Vivu la reĝo! vivu la reĝo! 17
Kaj Abŝalom diris al Ĥuŝaj: Tia estas via amo al via amiko! kial
vi ne iris kun via amiko? 18 Sed Ĥuŝaj respondis al Abŝalom: Ne,
sed kiun elektis la Eternulo kaj ĉi tiu popolo kaj ĉiuj
Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos. 19 Due,
kiun mi servos? ĉu ne lian filon? kiel mi servis vian patron,
tiel mi estos al vi. 20 Tiam Abŝalom diris al Aĥitofel: Konsiliĝu
inter vi, kion ni devas fari. 21 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom:
Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por
gardi la domon. Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdos, ke vi abomenigis al
vi vian patron, tiam fortiĝos la manoj de ĉiuj, kiuj estas kun
vi. 22 Tiam oni starigis por Abŝalom tendon sur la tegmento, kaj
Abŝalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaŭ la okuloj de
ĉiuj Izraelidoj. 23 La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en
tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de
Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel
ankaŭ por Abŝalom.

Sekva Ĉapitro →