↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 15

1 Post tio Abŝalom havigis al si ĉaron kaj ĉevalojn kaj kvindek
virojn, kiuj kuradis antaŭ li. 2 Kaj Abŝalom leviĝadis frue, kaj
stariĝadis ĉe la vojo al la pordego; kaj ĉiun homon, kiu havis
plendon kaj iris al la reĝo por juĝo, Abŝalom vokis al si, kaj
diris al li: El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis: Via
sklavo estas el tiu aŭ tiu tribo de Izrael, 3 Abŝalom diris al
li: Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi
aŭskultanto ĉe la reĝo. 4 Kaj plue Abŝalom parolis: Ho, kiu farus
min juĝisto en la lando, por ke al mi venu ĉiu homo, kiu havas
plendon aŭ juĝan aferon, kaj por ke mi faru al li juston! 5 Kaj
kiam iu alproksimiĝis, por adorkliniĝi antaŭ li, li etendis sian
manon, kaptis lin, kaj kisis lin. 6 Tiel Abŝalom agis kun ĉiuj
Izraelidoj, kiuj iris por juĝo al la reĝo; kaj Abŝalom ŝtele
allogis al si la korojn de la Izraelidoj.

7 Atinginte la aĝon de kvardek jaroj, Abŝalom diris al la reĝo:
Permesu al mi iri kaj plenumi en Ĥebron mian sanktan promeson,
kiun mi faris al la Eternulo; 8 ĉar sanktan promeson faris via
sklavo, kiam mi estis en Geŝur en Sirio, nome: Se la Eternulo
revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo. 9
Kaj la reĝo diris al li: Iru en paco. Kaj li leviĝis, kaj iris
Ĥebronon. 10 Kaj Abŝalom sendis esplorrigardantojn al ĉiuj triboj
de Izrael kun la sekvanta instrukcio: Kiam vi aŭdos la sonon de
trumpeto, tiam diru: Abŝalom fariĝis reĝo en Ĥebron. 11 Kune kun
Abŝalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj
iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante. 12 Kaj Abŝalom sendis
inviti ankaŭ Aĥitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el
lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la buĉoferojn. Tiam la
konspiro plifortiĝis, kaj la popolo ĉiam pli kaj pli amase iris
al Abŝalom.

13 Dume venis raportanto al David, kaj diris: La koroj de la
Izraelidoj turniĝis al Abŝalom. 14 Tiam David diris al ĉiuj siaj
servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem: Leviĝu, kaj ni
forkuru, ĉar alie ni ne povos saviĝi kontraŭ Abŝalom; rapidu
foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin
malfeliĉon, kaj ne pereigu la urbon per glavo. 15 Kaj la
servantoj de la reĝo diris al la reĝo: Kion ajn elektos nia
sinjoro la reĝo, ni estas viaj sklavoj. 16 Tiam la reĝo kaj lia
tuta domo eliris piede, kaj la reĝo restigis la dek kromvirinojn,
por gardi la domon. 17 Kaj la reĝo, kun la tuta popolo, kiu
sekvis lin, eliris; kaj ili haltis ĉe malproksima domo. 18 Kaj
ĉiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj ĉiuj Keretidoj kaj
Peletidoj, kaj ĉiuj Gatanoj, sescent viroj, kiuj sekvis lin el
Gat, preteriris antaŭ la reĝo. 19 Kaj la reĝo diris al Itaj, la
Gatano: Kial vi ankaŭ iras kun ni? iru returne kaj restu kun la
reĝo, ĉar vi estas fremdulo kaj vi estas elŝirita el via loko. 20
Hieraŭ vi venis; kaj ĉu mi povas hodiaŭ altrudi al vi la iradon
kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku
viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi. 21 Sed
Itaj respondis al la reĝo kaj diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj
per mia sinjoro la reĝo: nur en tiu loko, en kiu estos mia
sinjoro la reĝo, ĉu por vivo, ĉu por morto, nur tie estos via
sklavo. 22 Tiam David diris al Itaj: Venu, kaj preteriru. Kaj
preteriris Itaj, la Gatano, kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj
infanoj, kiuj estis kun li. 23 Kaj ĉiuj ploris per laŭta voĉo,
kaj la tuta popolo preteriris. Kaj la reĝo transiris la torenton
Kidron, kaj la tuta popolo iris antaŭen laŭ la vojo al la
dezerto. 24 Aperis ankaŭ Cadok, kune kun ĉiuj Levidoj, kiuj
portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston
de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, ĝis preteriris la tuta
popolo el la urbo. 25 Kaj la reĝo diris al Cadok: Revenigu la
keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo,
tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi ĝin kaj Sian loĝejon; 26
sed se Li diros: Vi ne plaĉas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru
kun mi, kiel plaĉas al Li. 27 Kaj la reĝo diris al la pastro
Cadok: Vi estas antaŭvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via
filo Aĥimaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaŭ viaj filoj, iru
kun vi. 28 Vidu, mi restos sur la ebenaĵoj de la dezerto, ĝis
venos io de vi, por sciigi al mi. 29 Tiam Cadok kaj Ebjatar
reportis la keston de Dio en Jerusalemon, kaj ili tie restis.

30 Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj
plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la
tuta popolo, kiu estis kun li, kovris ĉiu sian kapon kaj iris
supren, senĉese plorante. 31 Kiam oni diris al David, ke Aĥitofel
estas inter la konspirantoj kun Abŝalom, David diris: Mi petas
Vin, ho Eternulo, malsaĝigu la konsilon de Aĥitofel. 32 David
venis sur la supron, kie oni adorkliniĝas al Dio; kaj jen
renkonte al li iras Ĥuŝaj, la Arkano; lia vesto estas disŝirita,
kaj tero estas sur lia kapo. 33 Kaj David diris al li: Se vi iros
kun mi, vi estos por mi ŝarĝo; 34 sed se vi reiros en la urbon,
kaj diros al Abŝalom: Mi estos via sklavo, ho reĝo; kiel mi estis
la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo--
tiam vi detruos por mi la konsilon de Aĥitofel. 35 Tie estos kun
vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj ĉion, kion vi aŭdos en la
domo de la reĝo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar. 36 Jen tie
estas kun ili iliaj du filoj, Aĥimaac ĉe Cadok, kaj Jonatan ĉe
Ebjatar; per ili vi transsendos al mi ĉion, kion vi aŭdos. 37 Kaj
Ĥuŝaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaŭ Abŝalom venis
Jerusalemon.

Sekva Ĉapitro →