↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 14

1 Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la reĝo
plifavoriĝis por Abŝalom. 2 Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis
de tie saĝan virinon, kaj diris al ŝi: Ŝajnigu vin funebranta kaj
metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne ŝmiru vin per oleo, kaj
estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto; 3 kaj
venu al la reĝo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al ŝi,
kion ŝi devas diri. 4 Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la
reĝo, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj diris:
Helpu min, ho reĝo! 5 Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi?
Kaj ŝi respondis: Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis. 6 Sed
via sklavino havis du filojn; ili ambaŭ ekkverelis sur la kampo,
kaj ĉar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj
mortigis lin. 7 Kaj jen leviĝis kontraŭ vian sklavinon la tuta
familio, dirante: Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu
lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu
ankaŭ la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu
ankoraŭ restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restaĵon
sur la tero. 8 Tiam la reĝo diris al la virino: Iru hejmen, kaj
mi donos ordonon pri vi. 9 Sed la virino el Tekoa diris al la
reĝo: Sur mi, mia sinjoro, ho reĝo, estu la krimo, kaj sur la
domo de mia patro; sed la reĝo kaj lia trono estas senkulpaj. 10
Kaj la reĝo diris: Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraŭ vi,
kaj li ne plu tuŝos vin. 11 Kaj ŝi diris: La reĝo volu memori pri
la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovenĝantoj ne faru pli da
pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris: Mi ĵuras per la
Eternulo, ke ne falos eĉ haro de via filo sur la teron. 12 Kaj la
virino diris: Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro
la reĝo. Li diris: Parolu. 13 Kaj la virino diris: Kial do vi
tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la reĝo
fariĝas kvazaŭ kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton. 14 Ĉar
ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la
teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi
animon; Li pripensas, ke forpuŝito ne estu forpuŝata ankaŭ de Li.
15 Nur nun mi venis, por diri tion al la reĝo, mia sinjoro, ĉar
la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si: Mi provos
paroli al la reĝo; eble la reĝo plenumos la vorton de sia
sklavino; 16 eble la reĝo aŭskultos, por savi sian sklavinon el
la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune
el la heredaĵo de Dio. 17 Kaj via sklavino diris al si: La vorto
de mia sinjoro la reĝo donos trankvilecon; ĉar kiel anĝelo de
Dio, tiel estas mia sinjoro la reĝo, por distingi la bonon kaj
malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi. 18 Tiam
ekparolis la reĝo, kaj diris al la virino: Mi petas, kaŝu antaŭ
mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris: Mia
sinjoro la reĝo volu paroli. 19 Kaj la reĝo diris: Ĉu ne la mano
de Joab estas kun vi en ĉio ĉi tio? Kaj la virino respondis kaj
diris: Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho reĝo, ne estas
eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio, kion diris mia
sinjoro la reĝo; ĉar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li
inspiris al via sklavino ĉiujn ĉi tiujn vortojn. 20 Por
aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris;
sed mia sinjoro estas saĝa per saĝeco de anĝelo de Dio, kaj scias
ĉion, kio estas sur la tero. 
21 Tiam la reĝo diris al Joab: Jen
mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Abŝalom. 22 Joab
ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj dankis la reĝon. Kaj
Joab diris: Hodiaŭ via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron,
mia sinjoro, ho reĝo, ĉar la reĝo plenumis la vorton de sia
sklavo. 23 Kaj Joab leviĝis, kaj iris en Geŝuron, kaj venigis
Abŝalomon en Jerusalemon. 24 Sed la reĝo diris: Li reiru en sian
domon, sed mian vizaĝon li ne vidu. Kaj Abŝalom revenis en sian
domon, sed la vizaĝon de la reĝo li ne vidis.

25 En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel
Abŝalom: de la plando de lia piedo ĝis lia verto estis en li
nenia mallaŭdindaĵo. 26 Kaj kiam li tondis sian kapon (li
tondadis ĉiujare, ĉar la haroj fariĝadis por li tro pezaj, kaj
estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn
laŭ la reĝa pesilo. 27 Al Abŝalom naskiĝis tri filoj, kaj unu
filino, kies nomo estis Tamar; ŝi estis virino belaspekta.

28 Abŝalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizaĝon de la
reĝo li ne vidis. 29 Kaj Abŝalom sendis al Joab, por sendi lin al
la reĝo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraŭ duan
fojon, sed tiu ne volis veni. 30 Tiam li diris al siaj servantoj:
Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon;
iru, kaj forbruligu ĝin per fajro. Kaj la servantoj de Abŝalom
forbruligis la kampoparton per fajro. 31 Tiam Joab leviĝis, kaj
venis al Abŝalom en la domon, kaj diris al li: Kial viaj
servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton? 32 Abŝalom
respondis al Joab: Jen mi sendis al vi, por diri al vi: Venu ĉi
tien, por ke mi sendu vin al la reĝo, por demandi, kial mi venis
el Geŝur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la
vizaĝon de la reĝo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.
33 Kaj Joab iris al la reĝo, kaj diris al li tion; kaj ĉi tiu
alvokis Abŝalomon, kiu venis al la reĝo, kaj adorkliniĝis
vizaĝaltere antaŭ la reĝo; kaj la reĝo kisis Abŝalomon.

Sekva Ĉapitro →