↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 13

1 Poste okazis jeno: Abŝalom, filo de David, havis belan
fratinon, kies nomo estis Tamar; ŝin ekamis Amnon, filo de David.
2 Kaj Amnon suferis multe kaj preskaŭ malsaniĝis pro sia fratino
Tamar; ĉar ŝi estis virgulino, kaj al Amnon ŝajnis malfacile fari
ion al ŝi. 3 Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab,
filo de Ŝimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre saĝa. 4
Kaj li diris al li: Kial vi tiel malgrasiĝas, ho reĝido, kun ĉiu
tago? ĉu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li: Tamaron,
fratinon de mia frato Abŝalom, mi amas. 5 Tiam Jonadab diris al
li: Kuŝiĝu en vian liton, kaj ŝajnigu vin malsana; kaj kiam venos
via patro, por vidi vin, diru al li: Mi petas, ke mia fratino
Tamar venu, kaj ŝi donu al mi manĝi kaj ŝi pretigu antaŭ mi la
manĝaĵon, por ke mi vidu kaj mi manĝu el ŝiaj manoj. 6 Amnon
kuŝiĝis, kaj ŝajnigis sin malsana; kaj venis la reĝo, por vidi
lin, kaj Amnon diris al la reĝo: Mi petas, ke venu mia fratino
Tamar, kaj ke ŝi pretigu antaŭ miaj okuloj du kuketojn, por ke mi
manĝu el ŝiaj manoj. 7 Tiam David sendis al Tamar en la domon,
por diri: Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj
pretigu al li manĝaĵon. 8 Kaj Tamar iris en la domon de sia frato
Amnon; li kuŝis. Kaj ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ
liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn. 9 Kaj ŝi prenis la paton, kaj
elskuis antaŭ li; sed li ne volis manĝi. Kaj Amnon diris: Forigu
de mi ĉiujn. Kaj ĉiuj eliris de li. 10 Tiam Amnon diris al Tamar:
Alportu la manĝaĵon en la internan ĉambron, por ke mi manĝu el
viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn ŝi faris, kaj
alportis ilin al sia frato Amnon en la internan ĉambron. 11 Sed,
kiam ŝi ilin alportis al li por manĝi, li kaptis ŝin, kaj diris
al ŝi: Venu, kuŝiĝu kun mi, mia fratino. 12 Tiam ŝi diris al li:
Ne, mia frato, ne perfortu min; ĉar tiel ne estas farate en
Izrael; ne faru tian malnoblaĵon. 13 Kien mi irus kun mia
malhonoro? kaj vi fariĝus kiel iu el la malnobluloj en Izrael.
Parolu kun la reĝo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi. 14 Sed
li ne volis obei ŝiajn vortojn, kaj kaptis ŝin kaj perfortis ŝin
kaj kuŝis kun ŝi. 15 Post tio Amnon ekmalamis ŝin per tre granda
malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al ŝi, ol la
amo, kiun li antaŭe havis por ŝi. Kaj Amnon diris al ŝi: Leviĝu,
foriru. 16 Kaj ŝi diris al li: Se vi forpelas min, tiam ĉi tiu
granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi.
Sed li ne volis aŭskulti ŝin. 17 Kaj li alvokis sian junulon-
servanton, kaj diris: Forpelu de mi ĉi tiun for, kaj ŝlosu la
pordon post ŝi. 18 Ŝi havis sur si diverskoloran veston, ĉar per
tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la reĝo. Kaj lia servanto
elkondukis ŝin eksteren kaj ŝlosis la pordon post ŝi. 19 Tiam
Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran veston,
kiu estis sur ŝi, ŝi disŝiris; kaj ŝi metis sian manon sur sian
kapon, kaj iris kaj kriis. 20 Kaj diris al ŝi ŝia frato Abŝalom:
Ĉu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li
estas via frato; ne tro afliktiĝu pro tiu afero. Kaj Tamar restis
malĝoja en la domo de sia frato Abŝalom. 21 Kiam la reĝo David
aŭdis ĉion ĉi tion, li tre koleris. 22 Abŝalom parolis kun Amnon
nek malbonon nek bonon; ĉar Abŝalom malamis Amnonon pro tio, ke
li perfortis lian fratinon Tamar.

23 Okazis post du jaroj, ke oni tondis la ŝafojn ĉe Abŝalom en
Baal-Ĥacor, kiu estas apud Efraim; kaj Abŝalom invitis ĉiujn
filojn de la reĝo. 24 Kaj Abŝalom venis al la reĝo, kaj diris:
Jen oni tondas ĉe via sklavo; mi petas, ke la reĝo kun siaj
servantoj venu al via sklavo. 25 Sed la reĝo diris al Abŝalom:
Ne, mia filo, ni ne iros ĉiuj, por ke ni ne estu ŝarĝo por vi.
Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin. 26
Tiam Abŝalom diris: Se ne, tiam almenaŭ mia frato Amnon iru kun
ni. Kaj la reĝo diris al li: Por kio li iru kun vi? 27 Sed
Abŝalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj
ĉiujn filojn de la reĝo. 28 Kaj Abŝalom ordonis al siaj servantoj
jene: Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajiĝos de vino,
kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne
timu; ĉar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuraĝaj. 29
Kaj la servantoj de Abŝalom faris al Amnon, kiel ordonis Abŝalom.
Tiam leviĝis ĉiuj filoj de la reĝo, kaj sidiĝis ĉiu sur sia mulo
kaj forkuris. 30 Kiam ili estis ankoraŭ sur la vojo, al David
venis la famo, ke Abŝalom mortigis ĉiujn filojn de la reĝo kaj
neniu el ili restis. 31 La reĝo leviĝis, kaj disŝiris siajn
vestojn, kaj kuŝiĝis sur la tero; kaj ĉiuj liaj servantoj staris
kun disŝiritaj vestoj. 32 Tiam ekparolis Jonadab, filo de Ŝimea,
frato de David, kaj diris: Mia sinjoro ne diru, ke ĉiuj junuloj
filoj de la reĝo estas mortigitaj; ĉar nur Amnon sola mortis; ĉar
ĉe Abŝalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis
lian fratinon Tamar. 33 Kaj nun mia sinjoro la reĝo ne atentu la
famon, kiu diras, ke ĉiuj filoj de la reĝo mortis; nur Amnon sola
mortis. 34 Dume Abŝalom forkuris. La gardostaranta servanto levis
siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo
malantaŭa laŭ la deklivo de la monto. 35 Kaj Jonadab diris al la
reĝo: Jen la filoj de la reĝo venas; kiel via sklavo diris, tiel
fariĝis. 36 Kiam li finis paroli, venis la filoj de la reĝo, kaj
ili levis sian voĉon kaj ploris; kaj ankaŭ la reĝo kaj ĉiuj liaj
servantoj ploris per tre granda ploro. 37 Sed Abŝalom forkuris,
kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, reĝo de Geŝur. Kaj David
funebris pro sia filo dum la tuta tempo.

38 Abŝalom forkuris, kaj iris Geŝuron, kaj restis tie dum tri
jaroj. 39 Kaj la reĝo David forte sopiris al Abŝalom; ĉar li
konsoliĝis pri la morto de Amnon.

Sekva Ĉapitro →