↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 12

1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj ĉi tiu venis al
li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu riĉulo kaj
la dua malriĉulo; 2 la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da
bovoj; 3 kaj la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda
ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe
liaj infanoj kune kun ili; el lia peco ĝi manĝadis, el lia kaliko
ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li
kiel filino. 4 Sed venis gasto al la riĉa homo, kaj ĉi tiu
domaĝis preni el siaj ŝafoj aŭ el siaj bovoj, por prepari ion por
la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la ŝafeton de la viro
malriĉa, kaj preparis ĝin por la homo, kiu venis al li. 5 Tiam
forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris
al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu
tion faris; 6 kaj pro la ŝafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke
li faris tion kaj ke li agis senkompate.

7 Tiam Natan diris al David: Vi estas tiu homo. Tiele diris la
Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael, kaj
Mi savis vin el la mano de Saul, 8 kaj Mi donis al vi la domon de
via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi
donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne sufiĉus,
Mi aldonus ankoraŭ tion kaj alian. 9 Kial do vi malŝatis la
vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj?
Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi
prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de
la Amonidoj. 10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro
tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la
Ĥetido, ke ŝi estu via edzino. 11 Tiele diris la Eternulo: Jen Mi
venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn
edzinojn antaŭ viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj
li kuŝos kun viaj edzinoj antaŭ ĉi tiu suno. 12 Ĉar vi agis
sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaŭ la tuta Izrael kaj antaŭ
la suno. 13 Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la
Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian
pekon, vi ne mortos; 14 sed ĉar vi per tiu faro incitis la
malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskiĝis al vi,
mortos. 15 Kaj Natan iris en sian domon.

Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis
al David, kaj ĝi danĝere malsaniĝis. 
16 Kaj David ekpreĝis al la
Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj
pasigis la nokton sur la tero. 17 Kaj ekinsistis super li la
plejaĝuloj de lia domo, por igi lin leviĝi de la tero; sed li ne
volis, kaj li ne manĝis kun ili. 18 En la sepa tago la infano
mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la
infano mortis; ĉar ili pensis: Jen dum la infano ankoraŭ vivis,
ni parolis al li, kaj li ne aŭskultis nian voĉon; kiel do ni
diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon. 19 Sed
kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li
komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj
servantoj: Ĉu la infano mortis? Kaj ili respondis: Ĝi mortis. 20
Tiam David leviĝis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj ŝanĝis
siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj
adorkliniĝis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu
al li panon, kaj li manĝis. 21 Tiam diris al li liaj servantoj:
Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraŭ
vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi
leviĝis kaj manĝis! 22 Kaj li respondis: Dum la infano ankoraŭ
vivis, mi fastis kaj ploris; ĉar mi pensis: Kiu scias? eble la
Eternulo indulgos min kaj la infano vivos. 23 Sed nun ĝi mortis;
por kio do mi fastos? ĉu mi povas ankoraŭ revenigi ĝin? mi iros
al ĝi, sed ĝi ne revenos al mi. 24 Kaj David konsolis sian
edzinon Bat-Ŝeba, kaj envenis al ŝi kaj kuŝis kun ŝi; kaj ŝi
naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la
Eternulo lin amis. 25 Kaj li transdonis lin en la manojn de la
profeto Natan; ĉi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la
Eternulo.

26 Joab ekmilitis kontraŭ Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la
reĝan urbon. 27 Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:
Mi militis kontraŭ Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj; 28
nun kolektu la reston de la popolo, kaj sieĝu la urbon kaj prenu
ĝin; ĉar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus ĝin per mia nomo.
29 Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj
militis kontraŭ ĝi kaj prenis ĝin. 30 Kaj li prenis la kronon de
Malkam de lia kapo; ĝi havis la pezon de kikaro da oro; en ĝi
estis multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj
da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe. 31 Kaj la
popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis ĝin al segiloj kaj
al feraj draŝiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al
brikfarejoj. Tiele li agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj
David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.

Sekva Ĉapitro →