↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 11

1 Post unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, David
sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun ĉiuj Izraelidoj;
kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj sieĝis Raban. Sed
David restis en Jerusalem.

2 Okazis, ke vespere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis
sur la tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento
virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta. 3 Kaj
David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke
ŝi estas Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la
Ĥetido. 4 Tiam David sendis senditojn, por preni ŝin; kaj ŝi
venis al li, kaj li kuŝis kun ŝi; kiam ŝi repuriĝis de sia
malpureco, ŝi revenis en sian domon. 5 Kaj la virino gravediĝis,
kaj ŝi sendis, por sciigi Davidon, dirante: Mi gravediĝis. 
6 Tiam
David sendis al Joab, por diri: Sendu al mi Urijan, la Ĥetidon.
Kaj Joab sendis Urijan al David. 7 Kiam Urija venis al li, David
demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj
pri la sukceso de la milito. 8 Kaj David diris al Urija: Iru en
vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo
de la reĝo, kaj lin sekvis donacoj de la reĝo. 9 Sed Urija dormis
ĉe la enirejo de la domo de la reĝo, kune kun ĉiuj servantoj de
lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon. 10 Kaj oni raportis al
David, dirante: Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al
Urija: Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?
11 Kaj Urija respondis al David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda
troviĝas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia
sinjoro bivakas sur la kampo; kaj ĉu mi irus en mian domon, por
manĝi kaj trinki, kaj kuŝi kun mia edzino? mi ĵuras per via vivo
kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion. 12 Tiam David
diris al Urija: Restu ĉi tie ankoraŭ hodiaŭ, kaj morgaŭ mi
forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la
sekvantan. 13 Kaj David invitis lin, ke li manĝu kaj trinku ĉe
li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kuŝejo
kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris. 14
Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija.
15 Kaj en la letero li skribis jenon: Metu Urijan en la fronton
de la plej forta batalo, kaj deturniĝu de li, ke li estu frapita
kaj mortu. 16 Tial, kiam Joab sieĝis la urbon, li metis Urijan
sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj
viroj. 17 Kiam la loĝantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis
kontraŭ Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj
mortis ankaŭ Urija, la Ĥetido. 18 Joab sendis kaj raportigis al
David ĉiujn cirkonstancojn de la batalo. 19 Kaj al la sendito li
donis jenan ordonon: Kiam vi finos raporti al la reĝo ĉiujn
cirkonstancojn de la batalo, 20 kaj la reĝo ekkoleros, kaj diros:
Kial vi alproksimiĝis al la urbo, por batali? ĉu vi ne sciis, ke
oni pafos de la muro? 21 kiu mortigis Abimeleĥon, filon de
Jerubeŝet? ĉu ne virino ĵetis sur lin de la muro muelŝtonon, ke
li mortis en Tebec? kial vi alproksimiĝis al la muro? tiam diru:
Ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis. 22 La sendito iris,
kaj venis kaj raportis al David ĉion, por kio sendis lin Joab. 23
Kaj la sendito diris al David: Kiam tiuj homoj montriĝis pli
fortaj ol ni kaj eliris kontraŭ nin sur la kampon, ni komencis
premi ilin al la enirejo en la pordegon; 24 tiam la pafistoj
pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el
la servantoj de la reĝo, kaj ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido,
mortis. 25 Tiam David diris al la sendito: Tiel diru al Joab: Ne
afliktiĝu pro tio, ke la glavo formanĝas jen tiun, jen alian;
plifortigu vian militon kontraŭ la urbo kaj detruu ĝin, kaj estu
kuraĝa. 26 Kiam la edzino de Urija aŭdis, ke mortis ŝia edzo
Urija, ŝi funebris pro sia edzo. 27 Kiam pasis la funebro, David
sendis, kaj prenis ŝin en sian domon; kaj ŝi fariĝis lia edzino,
kaj ŝi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David,
malplaĉis al la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →