↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 10

1 Okazis poste, ke mortis la reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo
Ĥanun fariĝis reĝos anstataŭ li. 2 Tiam David diris: Mi estos
favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, konforme al tio, kiel lia
patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli
lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David
venis en la landon de la Amonidoj. 3 Sed la eminentuloj de la
Amonidoj diris al sia sinjoro Ĥanun: Ĉu efektive David deziras
honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu
ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi ĝin, David
sendis al vi siajn servantojn? 4 Tiam Ĥanun prenis la servantojn
de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detranĉis
iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin. 5
Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, ĉar
tiuj homoj tre hontis. Kaj la reĝo diris: Restu en Jeriĥo, ĝis
rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu. 6 Kiam la Amonidoj vidis,
ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis
Sirianojn el Bet-Reĥob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil
piedirantojn, kaj de la reĝo de Maaĥa mil homojn kaj de Tob dek
du mil homojn. 7 Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj
la tutan armeon da kuraĝuloj. 8 Kaj eliris la Amonidoj kaj
batalaranĝiĝis ĉe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el
Coba kaj el Reĥob kaj la viroj de Tob kaj de Maaĥa estis aparte,
sur la kampo. 9 Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon
antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en
Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj; 10 kaj la
ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj
batalaranĝis ilin kontraŭ la Amonidoj. 11 Kaj li diris: Se la
Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la
Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin. 12 Estu
kuraĝa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de
nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li. 13 Kaj
Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon
kontraŭ la Sirianoj; kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li. 14 Kiam la
Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ
Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la
Amonidoj, kaj venis Jerusalemon. 15 Kiam la Sirianoj vidis, ke
ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektiĝis en unu
loko. 16 Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn
transriverajn; kaj ili venis en Ĥelamon; kaj Ŝobaĥ, militestro de
Hadadezer, ilin kondukis. 17 Kiam tio estis raportita al David,
li kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis
en Ĥelamon. Kaj la Sirianoj aranĝis sin kontraŭ David kaj
ekbatalis kontraŭ li. 18 Kaj la Sirianoj forkuris antaŭ Izrael,
kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent ĉaristojn kaj kvardek
mil rajdantojn; ankaŭ Ŝobaĥon, la militestron, li frapis, kaj tiu
mortis tie. 19 Kiam ĉiuj reĝoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis,
ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun
la Izraelidoj kaj submetiĝis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi
plu al la Amonidoj.

Sekva Ĉapitro →