↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 9

1 Kaj David diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo
de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan? 2 El la
domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis
lin al David, kaj la reĝo diris al li: Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu
respondis: Mi, via sklavo. 3 Tiam la reĝo diris: Ĉu ekzistas
ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon
en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo: Ekzistas ankoraŭ
filo de Jonatan, lamulo. 4 Kaj la reĝo diris al li: Kie li estas?
Kaj Ciba diris al la reĝo: Jen li estas en la domo de Maĥir, filo
de Amiel, en Lo-Debar. 5 Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis
lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar. 6 Kaj venis
Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin
vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris: Mefiboŝet! Kaj tiu
diris: Jen mi estas, via sklavo. 7 Kaj David diris al li: Ne
timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi
redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados
ĉiam ĉe mia tablo. 8 Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris: Kio estas
via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas? 9
Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:
Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la
filo de via sinjoro; 10 prilaboradu do por li la teron, vi kaj
viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de
via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via
sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin
filojn kaj dudek servantojn. 11 Kaj Ciba diris al la reĝo: Ĉion,
kion mia sinjoro la reĝo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros.
Kaj Mefiboŝet manĝados ĉe mia tablo egale al la filoj de la reĝo.
12 Mefiboŝet havis malgrandan filon, kies nomo estis Miĥa. Kaj
ĉiuj, kiuj loĝis en la domo de Ciba, estis servantoj al
Mefiboŝet. 13 Kaj Mefiboŝet loĝis en Jerusalem, ĉar li ĉiam
manĝadis ĉe la tablo de la reĝo. Kaj li estis lama je siaj ambaŭ
piedoj.

Sekva Ĉapitro →