↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 8

1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis
ilin, kaj David prenis la ĉefurbon el la manoj de la Filiŝtoj. 2
Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj, kuŝiginte ilin sur la
tero, li mezuris ilin per ŝnuro; du partojn li mezuris por
mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la
Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. 3 Kaj David
venkobatis Hadadezeron, filon de Reĥob, reĝon de Coba, kiam tiu
iris, por restarigi sian regadon super la rivero Eŭfrato. 4 Kaj
David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil
piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis
el ili por cent ĉaroj. 5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al
Hadadezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj
dudek du mil homojn. 6 Kaj David restigis garnizonojn en la
Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis
tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris. 7
Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la
servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj
el Betaĥ kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la reĝo David prenis
tre multe da kupro. 9 Kiam Toi, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David
venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer, 10 tiam Toi sendis
sian filon Joram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli
lin pro tio, ke li militis kontraŭ Hadadezer kaj venkobatis lin
(ĉar Toi estis en milito kontraŭ Hadadezer); kaj li havis en siaj
manoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn. 11
Ilin ankaŭ la reĝo David dediĉis al la Eternulo, kune kun la
arĝento kaj oro, kiun li dediĉis el tio, kion li akiris de ĉiuj
nacioj, kiujn li venkis: 12 de la Sirianoj, de Moab, de la
Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro,
kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Reĥob kaj reĝo de Coba. 13
Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de
la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.
14 Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li
starigis garnizonojn; kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj
la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.

15 Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj David faradis juĝon
kaj justecon al sia tuta popolo. 16 Joab, filo de Ceruja, estis
estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis
kronikisto; 17 Cadok, filo de Aĥitub, kaj Aĥimeleĥ, filo de
Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto; 18 Benaja,
filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj
la filoj de David estis pastroj.

Sekva Ĉapitro →