↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 7

1 Kiam la reĝo loĝis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li
ripozon rilate ĉiujn liajn malamikojn ĉirkaŭe, 2 la reĝo diris al
la profeto Natan: Vidu, mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto
de Dio restas inter tapiŝoj. 3 Kaj Natan diris al la reĝo: Ĉion,
kio estas en via koro, iru kaj faru, ĉar la Eternulo estas kun
vi. 4 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan,
dirante: 5 Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diris la
Eternulo: Ĉu vi konstruos al Mi domon por Mia loĝado? 6 Ĉar Mi ne
loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn
el Egiptujo, ĝis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en
tabernaklo. 7 Kien ajn Mi iris kun ĉiuj Izraelidoj, ĉu Mi diris
eĉ unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis
paŝti Mian popolon Izrael, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi
cedrolignan domon? 8 Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin el ŝafejo, de
ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael; 9 kaj Mi
estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn
malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al
la nomoj de la potenculoj sur la tero; 10 kaj Mi aranĝis lokon
por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis ĝin, ke ĝi loĝu trankvile
sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos ĝin,
kiel antaŭe; 11 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn
super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate ĉiujn
viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos
al vi la Eternulo. 12 Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi kuŝiĝos kun
viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via
ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon. 13 Li konstruos domon al
Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne. 14
Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros
malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de
homoj. 15 Kaj Mia favorkoreco ne deturniĝos de li, kiel Mi
deturnis ĝin de Saul, kiun Mi forigis antaŭ vi. 16 Kaj fidinda
estos via domo kaj via regno eterne antaŭ vi; via trono estos
fortikigita por eterne. 17 Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj
konforme al ĉi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

18 Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj
diris: Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia
domo, ke Vi venigis min ĝis ĉi tie? 19 Sed eĉ tio estis nesufiĉa
antaŭ Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de
Via sklavo eĉ por la malproksima estonteco, laŭ la maniero de
homo, mia Sinjoro, ho Eternulo. 20 Kion pli David povas diri al
Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo. 21 Pro
Via vorto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan grandaĵon, por
montri al Via sklavo. 22 Pro tio Vi estas granda, ho Dio
Eternulo; ĉar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom
Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis per niaj oreloj. 23 Kaj kiu estas
simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne
kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, kaj fari al Si
nomon, kaj fari grandaĵojn por Vi kaj timindaĵojn por Via tero,
antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de ĝiaj
popoloj kaj ĝiaj dioj? 24 Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon
Izrael, por ke ĝi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho
Eternulo, faris Vin Dio por ĝi. 25 Kaj nun, ho Dio Eternulo, la
vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu
por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris. 26 Kaj granda estu
Via nomo por eterne, por ke oni diru: La Eternulo Cebaot estas
Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu
fortikigita antaŭ Vi. 27 Ĉar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de
Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante: Domon mi
konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuraĝon en sia koro preĝi
al Vi ĉi tiun preĝon. 28 Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi
estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via
sklavo ĉi tiun bonaĵon. 29 Nun komencu beni la domon de Via
sklavo, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar Vi, mia Sinjoro, ho
Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via
sklavo eterne.

Sekva Ĉapitro →