↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 6

1 Kaj denove David kolektis ĉiujn elektitojn en Izrael, tridek
mil. 2 Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis
kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu
estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la
keruboj. 3 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo,
kaj prenis ĝin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj
Uza kaj Aĥjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon. 4
Kaj oni prenis ĝin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto
de Dio, kaj Aĥjo iris antaŭ la kesto. 5 Kaj David kaj la tuta
domo de Izrael ludis antaŭ la Eternulo per ĉiaj instrumentoj el
cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj
cimbaloj. 6 Kiam ili venis al la draŝejo de Naĥon, Uza etendis
sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj
klinpuŝis ĝin. 7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ
Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud
la kesto de Dio. 8 Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo
frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la
nuna tago. 9 Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj
diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo? 10 Kaj
David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la
urbon de David, kaj David direktis ĝin en la domon de Obed-Edom,
la Gatano. 11 Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de
Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis
Obed-Edomon kaj lian tutan domon. 
12 Kaj oni sciigis al la reĝo
David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj
ĉion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris,
kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la
urbon de David kun ĝojo. 13 Kaj ĉiufoje, kiam la portantoj de la
kesto de la Eternulo trapaŝis ses paŝojn, li oferbuĉis bovon kaj
grasan ŝafon. 14 Kaj David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la
Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. 15 Kaj David kaj
la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun
ĝojkriado kaj trumpetado. 16 Kiam la kesto de la Eternulo venis
en la urbon de David, Miĥal, la filino de Saul, rigardis tra la
fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj dancas
antaŭ la Eternulo, ŝi ekmalestimis lin en sia koro. 17 Kaj oni
alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon
meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis
antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn. 18 Kiam David finis
la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la
popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot. 19 Kaj li disdonis al
la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la
viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po
unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la
tuta popolo iris ĉiu al sia domo. 20 Kiam David revenis, por beni
sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj
diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris
sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj,
kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj! 21 Sed David
diris al Miĥal: Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via
patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super
la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi
ludis. 22 Kaj mi senvalorigos min ankoraŭ pli ol tio, kaj mi
humiligos min antaŭ miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj,
pri kiuj vi parolis, mi estos honorata. 23 Kaj Miĥal, la filino
de Saul, ne havis infanojn ĝis la tago de ŝia morto.

Sekva Ĉapitro →