↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 5

1 Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris
jene: Jen ni estas via osto kaj via karno; 2 jam antaŭe, kiam
Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj
enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos
Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael. 3 Kaj
venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la
reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo;
kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.

4 La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo;
kvardek jarojn li reĝis. 5 En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep
jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri
jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda. 6 Kaj la reĝo kun siaj
viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de
tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar
blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos
ĉi tien. 7 Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas,
la urbon de David. 8 Kaj David diris en tiu tago: Ĉiu, kiu frapas
la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la
lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:
Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon. 9 Kaj David ekloĝis en
la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David. Kaj David
konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen. 10 Kaj David
fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot,
estis kun li.

11 Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj
cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili
konstruis domon al David. 12 Kaj David konsciis, ke la Eternulo
fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian
regnon pro Sia popolo Izrael.

13 Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el
Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ
filoj kaj filinoj. 14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis
al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono 15 kaj
Jibĥar kaj Eliŝua kaj Nefeg kaj Jafia 16 kaj Eliŝama kaj Eljada
kaj Elifelet.

17 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super
Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri
tio, kaj eniris en la fortikaĵon. 18 Kaj la Filiŝtoj venis kaj
okupis lokon en la valo Refaim. 19 Kaj David demandis la
Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi
transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:
Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon. 20 Tiam
David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis
ilin; kaj li diris: La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ
mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon
Baal-Peracim. 21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis
ilin David kaj liaj viroj.

22 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo
Refaim. 23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris: Ne
iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la
morusarboj; 24 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro
de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ
vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj. 25 Kaj David faris
tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la
Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.

Sekva Ĉapitro →