↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Samuel

Ĉapitro 4

1 Kiam la filo de Saul aŭdis, ke mortis Abner en Ĥebron, tiam
liaj manoj malleviĝis kaj la tuta Izrael konsterniĝis. 2 Du viroj
taĉmentestroj estis ĉe la filo de Saul; la nomo de unu estis
Baana, kaj la nomo de la dua Reĥab, filoj de Rimon, Beerotano, el
la Benjamenidoj; ĉar Beerot ankaŭ estis kalkulata kiel apartenaĵo
de la Benjamenidoj. 3 Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj
loĝis tie kiel fremduloj ĝis nun.

4 De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn
piedojn. Li havis la aĝon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri
Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj
ekkuris, kaj ŝi rapidis forkuri, li falis kaj fariĝis lama. Lia
nomo estis Mefiboŝet.

5 Reĥab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis
en la varmego de la tago en la domon de Iŝ-Boŝet, kiam li kuŝis
sian tagmezan kuŝadon. 6 Kaj jen ili eniris en la mezon de la
domo, kvazaŭ por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron;
poste Reĥab kaj lia frato Baana forkuris. 7 Kiam ili eniris en la
domon, li kuŝis sur sia lito en sia dormoĉambro; tial ili frapis
lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian
kapon, kaj iris laŭ la vojo al la ebenaĵo dum la tuta nokto. 8
Kaj ili alportis la kapon de Iŝ-Boŝet al David en Ĥebronon, kaj
diris al la reĝo: Jen estas la kapo de Iŝ-Boŝet, filo de Saul,
via malamiko, kiu serĉis vian animon; la Eternulo donis al nia
sinjoro, la reĝo, venĝon hodiaŭ pro Saul kaj pro lia idaro. 9 Sed
David respondis al Reĥab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon,
la Beerotano, kaj diris al ili: Kiel vivas la Eternulo, kiu savis
mian animon el ĉiuj malfeliĉoj, 10 se tiun, kiu sciigis al mi, ke
Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi
kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo:
11 kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon
senkulpan en lia domo, sur lia lito? ĉu mi ne devas repostuli
lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero? 12
Kaj David ordonis al la servantoj; kaj ĉi tiuj ilin mortigis, kaj
dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la
lageto en Ĥebron; kaj la kapon de Iŝ-Boŝet oni prenis kaj
enterigis en la tombo de Abner en Ĥebron.

Sekva Ĉapitro →